El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horonda (ukraine, rutene kaj ruse Горонда [horonda], slovake Goronda, hungare Gorond) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio
La vilaĝo fondiĝis en 1550. En 1910 vivis en Gorond 1626 loĝantoj, (1336 rutenoj, 279 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Gorond apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Horonda/Gorond. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.