Horrem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horrem estas la nomo de du loĝlokoj en la regiono Rejnlando de Germanio:

  • unu el ili, ekde 1975 parto de la komunumo Kerpen, situas ekzakte 10 kilometrojn okcidente de la kolonja urbolimo de Kolonjo (kvartalo Lövenich),
  • kaj la dua, nun parto de la komunumo Dormagen, situas ekzakte 10 kilometrojn norde de la kolonja urbolimo de Kolonjo (kvartalo Chorweiler).

En unu el ili la eldonisto Theodor Jung ekde 1919 eldonis la revuon Progreso, ekde 1920 la revuon Esperanto Triumfonta respektive de 1925 Heroldo de Esperanto, kiuj respektive indikis kiel eldoneja loko la adreson "Horrem apud Kolonjo". En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94.