Horst Buchholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horst BUCHHOLZ (4-a de decembro 1933, Berlino3-a de marto 2003, Berlino), germana aktoro, kiu famiĝis pere de la usona aventura filmo La brava sepo produktita laŭ japana filmo "Sep samurajoj". Horst Buchholz rolis la plej junan bravulon, kiu helpis defendi vilaĝon de simplaj terkultivistoj kontraŭ banditoj. En la filmo ludis grandaj steloj de usona filmo Yul Brynner, Steve McQueen, Eli Wallach, Charles Bronson, James Coburn, Brad Dexter kaj Robert Vaughn.

Horst Buchholz sin prezentis ankaŭ en la filmo laŭ B. Traven Mortul-ŝipo (1959) (esperantigita) kaj en aliaj. Lia lasta rolo estis bonkora faŝisma (sed ne faŝismema) kuracisto en filmo "La vivo estas bela", kiu ricevis Oskaron. Ni povis lin vidi ankaŭ en televida fabela serio Reĝidino Fantagiro aŭ fabelo Fajranta birdo.

Filmoj, en kiuj ludis H. Buchholz

  • Die Halbstarken (1956) (Adoleskanto)
  • Endstation Liebe (1957) (Finstacio Amo)
  • Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull (1957) (Konfeso de kavalira fripono Felix Krull)
  • Das Totenschiff (1959) (Mortul-ŝipo)
  • The Magnificent Seven (1960) (La brava sepo)
  • One, Two, Three (1961) (Unu, Du, Tri) (Buchholz rolas kiel komunismega orientberlinano , enamiĝinta je filino de gravulo de Coca-Cola. La filmo ne aperis en 1961 pro Berlina Muro konstruita; filmo pli komika, subite NE estis komika plu. La plej bona filmo!)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.steffi-line.de/archiv_text/nost_film50_deutsch/08_buchholz.htm