Horst Köhler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horst Köhler
Persona informo
Horst Köhler
Naskiĝo 22-an de februaro 1943
en Heidenstein, Pollando sub germana okupacio
Religio Luteranismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Horst Köhler
Familio
Edz(in)o Eva Bohnet
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Laborkampo politiko vd
9-a Prezidanto de Germanio
Dum 1-a de julio 200431-a de majo 2010
Antaŭulo Johannes Rau
Sekvanto Christian Wulff
Prezidanto de Internacia Mona Fonduso
Dum 1-a de majo 20004-a de marto 2004
Antaŭulo Michel Camdessus
Sekvanto Rodrigo Rato
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Horst KÖHLER (naskiĝis la 22-an de februaro 1943) estas germana ekonomikisto kaj politikisto. De 2004 ĝis 2010 li estis prezidanto de Germanio.

Li estis prezidanto de EBRD (1998-2000), poste ĉefdirektoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) (ekde 2000) kaj estis elektita kiel la prezidanto de Germanio la 23-an de majo 2004, kaj enoficiĝis la 1-an de julio. Li estis balotita duan fojon por ĉi tiu posteno la 23-an de majo 2009. La 31-an de majo 2010 li retiriĝis pro kritiko pri liaj eldiroj pri Afganujo; li estis dirinta en intervjuo ke la germana armeo defendas ankaŭ ekonomiajn interesojn.

Lia familio devenas el Rumanio, sed li naskiĝis en Pollando, poste rifuĝis al Orienta germanio poste al Okcidenta Germanio (50-aj jaroj). El la tri infanoj nur li plulernis.

Komence de la 1990-aj jaroj li negocis kun Sovetunio pri retiro de ties armeo el orienta Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]