Horst Trommler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Horst Trommler
Persona informo
vdr

Horst TROMMLER (naskiĝinta en 1939, mortinta en decembro 2021) estis germana inĝeniero kaj originalulo de Vajmaro. Li ankaŭ engaĝiĝis ĉe la societo Siedlersfreud.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de lernejo en Oberweimar Trommler ektrejniĝis en la ateliero de la onklo Paul Trommler pri konstruo de bufedaj kran-teknikaĵoj. La onklan firmaon li transprenis pli malfrue.

Antaŭe li laboris kiel kondukisto de maŝinveturiloj kaj konstrueja maŝinisto en Lepsiko kaj ĉe la ĝardenista kooperativo GPG 11. April. Nur en 1966 Trommler revenis al la radikoj. Dum lia estrado ĉe la onkla firmao la entrepreno ekfloris: familia posedado, eĉ dum komunismaj GDR-tempo, neniam ĉesis kaj la duonfilo Dirk Hoffmann sukcesis posteuli lin. Ĝis Turniĝo konstruitis bufedoj kaj ellaskranaroj. Poste pli gravis purigadaj kaj riparadaj servoj de industrie antaŭfabrikitaj sistemoj.

Originalula rolo[redakti | redakti fonton]

Danke al sia profesio (kiu necesigis multe da vizitoj ĉe klientoj en la tuta lando) Trommler kaj liaj humuremo kaj mistifikemo konatiĝis ankaŭ ekstere de Vajmaro. Ĉe la (ankaǔ historie grava) pordomposedanta asocio Siedlersfreud ŝatatis ankaŭ lia profesia lertejo.

Li edzino nomiĝis Karin. Hobie li ŝatis veturi en malnovaj aŭtoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]