Horten Ho 229

El Vikipedio, la libera enciklopedio
triflanka projekto de Ho 229 V 1

Horten Ho 229 estis nurflugila koncepto de Gefratoj Horten en la jet-oldepoko. Ho IX estis nomo de la unuaj du prototipoj. La imperia aertrafika ministerio permesis la serian produktadon sub numero 8-229, kie 8 estis kodnumero por aviadiloj ĝenerale.

Ĝi estis konstruita el tubŝtalo, lignaj portaj surfacoj. La pilotoj devis porti premveston por egaligi mankon de la arta premo en la aviadilo.

La evoluigon gvidis Reimar Horten, la unua prototipo - sen motoro - flugis la 1-an de marto 1944.

Oni planis la aviadilon porti 1000 kg da bomboj, flugi 1000 km/h kaj atingi 1000 km (Projekt 3000).

La dua prototipo ricevis jetmotoron, flugis unuafoje, oficiale la 2-an de februaro 1945. La 18-an de februaro 1945 okazis akcidento, mortis la piloto post kraŝo pro misfunkcianta dekstra motoro.

Tiam Reimar Horten jam laboris pri Horten Ho XVIII, pri dista nurflugila bombaviadilo pro atingi Usonon.

La 14-an de aprilo 1945, la usonaj trupoj atingis la produktejon kaj konfiskis restaĵojn, dokumentojn.