Hortus deliciarum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Philosophia et septem artes liberales (Filozofio kaj la Sep Liberalaj Artoj), kiel ilustrita en Hortus deliciarum. (Priskribo de la illumination)
Infero, kiel ilustrita en Hortus deliciarum.

Hortus deliciarum (Latine: Ĝardeno de Ĝojoj) estas mezepoka manuskripto kompilita de Herrad de Landsberg ĉe la Abatejo Hohenburg en Alzaco, pli konata hodiaŭ kiel Mont Sainte-Odile.

Ĝi estis illustrita enciklopedio, komencita en 1167 kiel pedagogia ilo por junaj novicoj. Ĝi estas la unua enciklopedio evidente verkita de virino. Ĝi estis finita en 1185, kaj estis unu el la plej famaj ilustritaj manuskriptoj de la periodo. La plimulto de la verko estas latina, kun glosoj en la germana.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La originala manuskripto konsistis el 648 paĝoj sur 324 pergamenaj folioj. La plej granda parto estas verkita en la latina, kun proksimume 1250 klarigoj en la germana. La verko montras ampleksajn legadojn. La ĉefa distingo, la plej fama parto de la manuskripto estas la 336 ilustraĵoj, kiuj ornamas la tekstojn. Multaj estas simbolaj reprezentoj de teologiaj, filozofiaj, kaj literaturaj temoj. Iuj estas historiaj, aliaj reprezentas scenojn de vivaj spertoj de la artisto mem, kaj eĉ estas kolekto de portretoj de ŝiaj fratinoj de religio. La tekniko uzata estis vaste admirita kaj en preskaŭ ĉiuj kazoj ili montras artan imagpovon, malofta en la samtempuloj de Herrad.

Kelkaj artistoj kaj verkistoj kontribuis al la Hortus Deliciarum, eĉ estas tekstoj de klasikaj kaj arabaj verkistoj, sed la plej granda parto estis kompilita, verkita, kaj redaktita de Herrad. Interplektitaj per skribaĵoj el aliaj fontoj estas poemoj kaj himnoj muzikkomponitaj kaj verkitaj de Herrad, adresitaj al la monaĥinoj. Hortus Deliciarum estas unu el la plej fruaj fontoj de polifonio devenanta de monaĥejo. La manuskripto enhavis almenaŭ 20 kantotekstojn, kiuj ĉiuj estis origine akompanataj de muziko. Du kantoj kun muziko pluvivas sendifekta: “Primus parens hominum” (La unua konata patro), kiu estas monofonia kanto, kaj “Sol oritur occasus” (La suno kaŝiĝas) peco en du partoj.

Post esti konservita dum jarcentoj en la Abatejo Hohenburg, la manuskripto estis transdonita al la urba biblioteko de Strasburgo dum la Franca Revolucio. Tie ĝi estis kopiita, inkluzive kun la koloraj ilustraĵoj de Herrad, kaj publikigita en 1818. Bedaŭrinde la manuskripto estis bruligita kaj detruita kiam la biblioteko, kiu gastigis ĝin en Strasburgo, estis bombita dum la sieĝo de la urbo en 1870 dum la Franci-Prusia Milito.

Hortus Deliciarum rezultis unu el la plej famaj ilustritaj manuskriptoj de sia tempo, kaj evidente la unua enciklopedio verkita de virino ...

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 18 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Losseff, Nicky (2001), "Herrad of Landsberg", Grove Music Online, doi:10.1093/gmo/9781561592630.article.41009 
  • Yardley, Anne Bagnall. (1986) “'Ful weel she soong the service dyvyne': The Cloistered Musician in the Middle Ages”, Women Making Music: the Western Musical Tradition, 1150-1950. Urbana, IL.: University of Illinois Press. ISBN 0-252-01470-7.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Rosalie Green, Michael Evans, Christine Bischoff, and Michael Curschmann(ed.) (1979) The Hortus Deliciarum of Herrad of Hohenbourg (Landsberg, 1176-96): A Reconstruction. Warburg Institute/E.J. Brill
  • Fiona J. Griffiths (2007) The Garden of Delights: Reform and Renaissance for Women in the Twelfth Century. Philadelphia: University of Pennsylvania Press.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • Folio selections in online catalog Oberlin college (folios 322v, 323r, Seven Liberal Arts - 32r, Genealogy of Christ - 80v, Leviathan- 84r, Psycomachia Vices - 200v, Psycomachia Virtues - 201r, Avarice - 203v, Mercy/Charity - 204r, Ladder of Virtues - 216r)
  • 12 platoj el faksimilo de 1818 Engelhardt iam rete en Muzeo de Elzaco (Alirita en 10-28-2012)