Hosni Mubarak
| Muhamad Hosni Said Mubarak | |
4-a prezidento de Egiptujo
| |
| En funkcio: 14-a de oktobro 1981 – 11-a de februaro 2011 | |
| Vicprezidento | Omar Sulejman |
|---|---|
| Antaŭulo | Anvar Sadat |
| Sekvanto | Moĥamed Ĥusejn Tantaŭi
Mohamed Mursi |
41-a Ĉefministro de Egiptujo
| |
| En funkcio: 7-a de oktobro 1981 – 2-a de januaro 1982 | |
| Prezidento | Sufi Abu Taleb |
| Antaŭulo | Anvar Sadat |
| Sekvanto | Aĥmad Fuad Moĥiedin |
18-a Vicprezidento de Egiptujo
| |
| En funkcio: 16-a de aprilo 1975 – 14-a de oktobro 1981 | |
| Prezidento | Anvar Sadat |
| Antaŭulo | Ĥusejn el-Ŝafej |
| Sekvanto | Omar Sulejman |
| Naskiĝo | 4-an de majo 1928 (90-jara) en Kafr el-Muṣīlḥa, Provinco Minufija, |
| Edz(in)o | Suzanne Mubarak |
Hosni MUBARAK (plena nomo: Muhamad Hosni Said Mubarak) estis prezidento de Egiptio de 1981 ĝis la 11-a de februaro 2011.
Li naskiĝis la 4-an de majo de 1928. Lia kariero komenciĝis en la aviadilaj fortoj de la egipta armeo, kie li atingis la supran postenon en 1972. En 1975 li fariĝis la vic-prezidanto de Egiptio. En 1981, kiam Anwar al-Sadat estis murdita, Mubarak prenis lian lokon kiel prezidanto.
Li estas konsiderata forta gvidanto, kiu regas sian landon jam de 28 jaroj. Tamen li estas ofte kritikata eksterlande pro la manko de demokratio en Egiptio. Mubarak estis "konfirmita" de la popolo en kvar malsamaj balotoj, en 1987, 1993, 1999 kaj 2005. Tamen, la unuaj tri balotoj fakte estis referendumoj, ĉar mankis aliaj kandidatoj, kaj la rezultoj estas tre dubindaj. En 2005 estis elekto kun aliaj kandidatoj, sed tamen necesas diri, ke laŭ multaj observantoj la balotoj estis trompaj en pli ol unu maniero, kaj ĉiukaze en la amaskomunikiloj mankis vera debato antaŭ la balotoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]