Hospental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hospental (stacidomo).
Hospental
Blazono de Hospental
Hospental
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 37′ 15″ N 8° 34′ 13″ O / 46.62083 °N, 8.57028 °O / 46.62083; 8.57028 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 15″ N 8° 34′ 13″ O / 46.62083 °N, 8.57028 °O / 46.62083; 8.57028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 189
Areo 34,97 km²
Alteco 1493 m super marnivelo
Poŝtkodo 6493
Komunumkodo 1210
Mapo de Hospental
vdr

Hospental estas komunumo en Kantono Urio, en la centro de Svislando. Ĝi havis 189 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hospental situas en la suda parto de la kantono en la Urseren-valo, ĉe la kunfluejo de la du fontriveroj de Reuss, nome Gotardo-Reuss kaj Furkao-Reuss, sur alteco de 1493 m s.m. La komunumo konsistas el la cefvilaĝo Hospental mem kaj el la okcidente situanta vilaĝeto Zumdorf, kiun fondis la Valzoj kaj en kiu loĝas aktuale (en la jaro 2010) nur kvar personoj tutjare. Zumdorf oficiale estas nuntempe la plej malgranda vilaĝo de Svislando.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hospental limas en nordo al Göschenen, en oriento al Andermatt, en sudo al Airolo (TI), kaj en okcidento al Realp.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hospental disponas pri stacidomo ĉe la Matterhorn-Gotthard-Fervojo de Brigo tra Andermatt al Disentis kaj Koiro, kie haltas lokaj trajnoj. La komunumo krome disponas ankaŭ pri poŝtaŭtokonekto.

Hospental situas ĉe la orienta ramplo al la Furkopasejo de Andermatt al Oberwald en Kantono Valezo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loĝoturo de Hospental

La ĉefa rekonilo de la komunumo estas la loĝoturo de la Senjoroj de Hospental el la 13-a jarcento. La turo estis loĝita ĝis proksimume en la 15-a jarcento.

Vidindas ankaŭ la baroka pastra preĝejo Ĉieliro de Maria, kiu estis kontruita inter la jaroj 1706 kaj 1708.

La kapelo Sankta Nikolao en Zumdorf estis konstruita en la jaro 1591 kaj renovigita en baroka stilo en la jaro 1758.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hospental datiĝas el la jaro 1285 kiel Hospenthal.[1]

Post la malfermo de la veturebla Gotardo-Pasejvojo en la 1830-aj jaroj la vilaĝo Hospental travivis mallongan periodon de ekonomia prospero dank al hoteloj laŭlonge de la pasejvojo. Tiu epoko finiĝis tamen abrupte en la jaro 1882 per la malfermo de la Gotardo-Fervojtunelo.

La hodiaŭa politika komunumo estiĝis nur en la jaro 1888 per la disdivido de la tiama valokomunumo Urseren surbaze de la nova kantona konstitucio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]