Hostelling International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hostelling International
Hostelling International
emblemo
organizaĵo
Komenco 1932 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Welwyn Garden City
Agareo

Junulargastejo

Fondinto(j) Richard Schirrmann vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Hostelling International (mallongigo: HI; antaŭe: International Youth Hostel Federation/IYHF) estas ŝirma organizo de junulargastejo-retejoj de pli ol 90 ŝtatoj. Sume oni nobras ĉirkaŭ kvar milojn da junulargastejoj. La plej granda membro estas DJH de Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondokunveno de la Internacia laborgrupo por junulgargastejoj okazis en oktobro 1932 en Amsterdamo kiun partoprenis anoj el Germanujo, Svislando, Ĉeĥoslovakio, Polujo, Nederlando, Norvegujo, Danujo, Unuiĝinta Reĝolando, Irlando, Franclando kaj Belgujo. Ĉe la sekva konferenco en oktobro 1933 en Bad Godesberg elektitis la germana junulargastejpioniro Richard Schirrmann prezidanto. Li devis abdiki en 1936 laŭ ordono de la nazioj.

En 2006 alinomiĝis International Youth Hostel Federation (IYHF) je Hostelling International (HI). En Britio ĝi havas la staton de societo de komuna bono. Kun pli ol kvar milionoj da anoj ĝi estas unu el la plej grandaj porjunulaj organizoj en la tuta mondo.[1] Ĉefa celo estas disponigo de vojaĝfaciligoj al vojaĝemuloj kaj kunordigo de la naciaj kluboj. Sidejo ĝia troviĝas en Welwyn Garden City proksime de Londono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]