Hostiujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hostiujo

La hostiujo estas liturgia objekto uzata en la Katolika Eklezio kaj en aliaj kristanaj konfesioj por konservi la konsekritajn hostiojn, post la meso-celebro. Ĝi estas, foje, uzata por la konsekro de la vino krom por konservi la konsekritajn hostiojn.[1]

Dum la mescelebro la hostiujo entenanta la hostiojn povas esti poziciita sur la altaro; kutime, tamen, ĝi estas konservata ene de la tabernaklo.

Priskribo pri la hostiujo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas entenantujo, ĝenerale provizita per piedo kaj kovrilo, kaj realigita per grandvalora metalo, nome, oro kaj arĝento. Ĉiukaze la ena surfaco devas esti orata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En kelkaj landoj la hostiujo estas nomata ciborio indikanta jen la entenantujon jen la arkitekturan strukturon superstarantan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]