Hot House

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hot House estas ĵaza normkanto, kiun komponis en 1945 Tadd Dameron. Alie ol multaj aliaj el liaj komponaĵoj Hot House estas biboptemo baziĝanta sur la harmonisinsekvoj de fama kanto, nome de What Is This Thing Called Love?.[1]

Distingiloj de la kanto[redakti | redakti fonton]

Strukture Hot House estas „noviga adaptaĵo de la kanto de Cole Porter: Dum kiam ci tiu ankoraŭ uzis la formon AABA, Dameron elektis la formon AA'BA – fakte eĉ formon ABCA, ĉar A kaj A' ja nur similas laŭ la harmonioj.“[2] La melodio estas orelfrape kromata kaj estus eĉ komprenebla kiel „kromata fantazio en bibopo[2]. „La melodilinioj konsista ĉefe el okononotaj ĉenoj treege uzas trairajn tonojn kaj tuŝas la bazotonojn de la respektiva harmonio ofte nur paseme aŭ tute ne.“[2]

Unua sonregistraĵo[redakti | redakti fonton]

Dameron verkis la pecon por unu el la unuaj registradkunsidoj de bibopo, kiu okazis la 11-an de majo 1945 kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie;[3] ĉi tiu registraĵo validas kiel „mejloŝtono de la ĵazhistorio.“[2] Parker surdiskigis la pecon dum la sekvaj jaroj ĉiam denove,[4] laste la 15-an de majo 1953 dum la mita koncerto Jazz at Massey Hall.

Aliaj registraĵoj[redakti | redakti fonton]

Sekvatempe tiel malsamaj muzikistoj kiel Lionel Hampton, Dexter Gordon, Chaka Khan, Steve Lacy kun Mal Waldron, Larry Coryell kaj James Moody surdiskigis la pecon. En 1959 John Coltrane surdiskigis la pecon Fifth House, kiu baziĝas sur la harmonioj de Hot House, kiun li jam en 1946 estis surdiskiginta.[5]

En kelkaj interpretaĵoj de la peco What Is This Thing Called Love? estas Hot House kombinitaj, ekzemple per tio, ke je la komenco de la peco aperas la temo de Porter kaj post la improvizadoj de la unuopaj muzikistoj la demerona biboptemo.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer, Karl-Heinz Holler, Christian Pfarr: Reclams Jazzführer. Reclam, Stutgarto 1990.
  • Hans-Jürgen Schaal (eldonisto): Jazz-Standards. Das Lexikon. 320 Songs und ihre Interpretationen. Kassel, Bazelo, Londono u. a.: Bärenreiter, 2004. ISBN 3-7618-1414-3 (3-a eldono)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komp. Reclams Jazzführer
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Hans-Jürgen Schaal, Jazz-Standards, p. 181s.
  3. Komp. Lawrence O. Koch Yardbird Suite: a compendium of the music and life of Charlie Parker 1988, p. 53s., same kiel Ira Gitler The Masters of Bebop: a listener's guide 2001, p. 267
  4. Komp. Diskaro de Charlie Parker
  5. Lewis Porter John Coltrane: His Life and Music University of Michigan Press 1998, p. 166