Hot Wheels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La modelo Hot Wheels el Peugeot 505

Hot Wheels (prononco [hɒt hwiːɫz], "flamantaj rulaŭtoj") estas marko de stampgisita ludil-aŭto, kiun la fabrikaro usona de ludiloj Mattel komencis vendi en 1968. Ĝis la jaro 1996 ĝia ĉefa konkursanto estis la marko Matchbox ("alumetujo"), kiun la kompanio Tyco proprietis; en tiu jaro Mattel aĉetis la rajtojn al la Matchbox-marko de ĝia rivala kompanio.