Hotelo Hilton (Budapeŝto)
Hotelo Hilton | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
hotelo geografia objekto ![]() | |||
Malfermo | 1-a de januaro 1977 | ||
Lando | Hungario ![]() | ||
Situo | Vár | ||
Adreso | Hess András tér 1–3. | ||
Poŝtkodo | 1014 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 30′ 9″ N, 19° 2′ 1″ O (mapo)47.502519.033611111111Koordinatoj: 47° 30′ 9″ N, 19° 2′ 1″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Hilton Worldwide ![]() | ||
Posedata de | Hilton Hotels & Resorts vd | ||
Retejo | https://www.hilton.com/en/hotels/budhitw-hilton-budapest/ | ||
La Hotelo Hilton estas konata luksa hotelo en Budapeŝto, sur Monto Vár. Ĝi kun la ĉirkaŭo apartenas al Monda Heredaĵo ekde 1987.

Historio
[redakti | redakti fonton]En la 13-a jarcento en tiu loko funkciis preĝejo Sankta Nikolao kun monaĥejo de dominikanoj. La longa historio grandparte forviŝis tiujn konstruaĵojn, restis ruinoj. En 1688 la jezuitoj havis tie kolegion. En la 1970-aj jaroj arkitektoj ricevis taskon pri konstruo de moderna hotelo, kiu faras harmonion inter la ruinoj, aliaj gravaj konstruaĵoj kaj belega panoramo. La ĉefarkitekto estis Béla Pintér (arkitekto). La hotelo kun 321 ĉambroj ekfunkciis en jarfino de 1976. Ekzemple loĝis en la hotelo Luciano Pavarotti, Pele, Leonard Bernstein, Elton John, Placido Domingo, Carlos Santana, Andrew Lloyd Webber, Samantha Fox, Cindy Crawford, Naomi Campbell, Jimmy Carter, Roger Moore, Robert Redford, Michael York, Eros Ramazzotti, Michel Platini, Deep Purple, Martina Navratilova, Uri Geller, Boney M, Joe Cocker.

Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas apud Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) kaj Fiŝista Bastiono. La fasado estas moderna kun vitroj. Plej supre altiĝas turo, kiu simbolizas la historion. Apud Fiŝista Bastiono korto etendiĝas kun mezepokaj ruinoj, sed estas libera loko por subĉielaj koncertoj. En la iama monaĥejo restis ekzemple puto 8 metrojn profunda. La iama kelo nun estas drinkejo pri vinoj. Ene sur koridoro estas videbla la plej malnova memoraĵo: signa ŝtono de la romianoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Malnova memortabulo sur ekstera muro de la hotelo
-
Parto de ruinoj
-
En fenestro spegulas la Fiŝista Bastiono
-
La fasado
-
Gotika reliefo pri Matiaso la 1-a (Hungario)
-
Angulo de la hotelo