Hovhannes Tumanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hovhannes Tumanjan
Tumanyan (2).jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1869 (1869-02-19)
en Dsegh
Morto 23-an de marto 1923 (1923-03-23) (54-jara)
en Moskvo
Tombo Armenian cemetery of Khojivanq
Lingvoj armena lingvo
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Alma mater Nersisyan School
Subskribo Hovhannes Tumanjan
Familio
Edz(in)o Q43231499
Infanoj Nvard Tumanyan • Tamar Tumanyan • Moushegh Toumanyan • Ashkhen Tumanyan • Artavazd Tumanyan • Hamlik Tumanyan • Q43236487Q43238171Q43239307 • Seda Tumanyan
Profesio
Profesio poeto • verkisto • public figure • prozisto
Verkoj Anoush
The Capture of Fort Tmuk
Q16376668
Q21213142
Fairy tales of Hovhannes Toumanian
v  d  r
Information icon.svg

Hovhannes Tumanjan (armene: Հովհաննես Թումանյան) (n. la 19-a de februaro 1869 - m. la 23-a de marto 1923). Li estis poeto kaj verkisto en armena lingvo ĉefe pri tragedioj, ofte pri la malfacilaj vivkondiĉoj de la armenaj loĝantoj de la regiono kie li naskiĝis, Lori.

Tumanjan naskiĝis en la vilaĝo Dsegh en Lori, Armenio. Lia patro Ter-Tadevos estis la vilaĝa paroĥestro, devenanto el aristokrata armena familio de Tumanian, branĉo de la Mamikonjan-oj, kaj lia patrino estis rakontistino tre interesita en la fabeloj, el kiuj Hovhannes inspiriĝis por sia verkartemo.

Kiam la Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio ordonis al la rifuĝintoj de la okcidento ne eniri en la preĝejon kaj en la domon per la fundamento ke li mem ordonis tion kiel la Katolikozo de ĉiuj armenoj, Tumanjan respondis ke la rifuĝintoj povas serĉi helpon en la dormoĉambro de la Katolikozo mem sub ordono de la poeto de ĉiuj armenoj, titolo per kiu li estas populare konata.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Ter Matheos, nome pastro de la armena eklezio, kiu kantis kaj liturgiajn kantojn, kaj epikajn poemojn, akompane de ĉonguro, nome popola plukinstrumento.[1] La patrino devenis el montara etoso.[1] Li naskiĝis en Dsegh, en la provinco Lori, en la nordo de teritorio de la nuntempa Armena Respubliko; li devis foriri por studi unue en Stepanavan, poste en Tbiliso, ĉefurbo de Kartvelio kaj grava kulturejo de Transkaŭkazio (Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio). Tie li vivos.[1]

Pro la morto de sia patro li devis eklabori en 1887 kiel sekretario ene de la Armena Eklezio. Sed li forlasis tiun lasborlokon, kaj devis eniri en diversaj laboroj por vivteni sian familion de dek filoj.[1] Lia kulturo estis ampleksa, nome pri rusaj (Lermontov, Puŝkin), germanaj (Goeto), britaj (Byron, Milton, Ŝekspiro), usonaj (Longfellow) kaj aliaj poetoj, kiujn li tradukis. Sed ĉefe influis lin la poemoj de H. Tumanjan,[1] kaj tiel li dediĉis sin al rakontaj poemoj, kiel La hundo kaj la kato, La malbonŝanca komercanto, La monaĥinejo de la kolombo. Tiuj rakontoj temas pri bestoj aŭ homoj agantaj al surprizaj okazoj kaj precizaj finaj esprimoj.[1]

Karierpinto[redakti | redakti fonton]

H. Tumanjan atingis karierpinton de rakonta poezio, ĉefe per Anuŝ kaj La kapto de la fortikaĵo Tmuk. Anuŝ enhavas ses kantojn, krom enkondukon. Tiu tragedia amhistorio iĝis inspiro de inter aliaj Armen Tigranjan por fama opero.[1] La kapto de la fortikaĵo Tmuk temas al historia okazaĵo: la edzino de princo Tatul, trompita de la trukoj de Nadir Ŝah, de Persio, perfidas sian edzon kaj havigas la fortikaĵon al la irananoj. Poste tamen, la konkerinto mortigis ŝin. Tiu poemo estis inspio por la opero "Almast" de Aleksandro Spendiarjan. Nuntempe la statuo de ambaŭ artistoj staras ĉe la operejo de Jerevano.[1]

Grupanoj de Vernatun en 1903. Isahakjan, Ghazaros Aghajan, Tumanjan (side) kaj Levon Ŝant kaj Derenik Demirĉian (stare).

Aliaj poemoj restis nefinitaj, kiel David de Sasuno kaj La fajrobirdo, ĉar la verkisto dediĉis sin al organizado de literatura grupo Vernatun (nome alta ĉambro) siahejme, kun amikoj, kiel ekzemple Avetis Aharonjan, Aleksandro Ŝirvanzade, Avetik Isahakjan kaj Nikol Aghbaljan, nome klubo kiu ludis gravan rolon en la armena kulturo ĝis la oktobra revolucio.[1] Krome Tumanjan eniris en politikon. Dum la armen-tatara konflikto en 1905, li iĝis peranto inter partioj kaj sukcesis eviti la pligravigon de la milito en la provinco Lori. Li same klopodis dum la mallonga armenkartvela milito de 1919. Pro tiaj aferoj li estis arestita, kaj en 1908 kaj en 1911.[1] Dum la armena genocido de 1915, li klopodis savi armenajn rifuĝintojn, kaj tiu sperto estis inspiro por du el liaj plej gravaj poemoj, nome Rekviemo kaj Al mia patrujo, en kiuj malverŝajne li ne montras tiom da hato al malamikoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado, Krikor Beledian, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 paĝoj 51-53. El la franca lingvo tradukis Frank Lappe (Germanujo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]