Hovnatanjan
La familio Hovnatanjan (ermene: Հովնաթանյաններ , Hovnatanjanner ) estis eminenta armena familio de pentristoj. Ili inkluzivas kvin generaciojn de la 17a ĝis la 19a jarcentoj. La Hovnatanjan-oj devenas de la vilaĝo Ŝorot, distrikto Jernĝak en Naĥiĉevano (nun vilaĝo Şurud en rajono Ĝulfo, Naĥiĉevano, Azerbajĝano).
Ili loĝis en pluraj lokoj: Naĥiĉevano, Erevano, Tbiliso, Eĉmiadzin, Sankt-Peterburgo kaj Irano. Plej multaj el iliaj verkoj estas dediĉitaj al kristanismo kiel aliaj verkoj de sia epoko.
La familia nomo devenas de Hovnatan, la armena ekvivalento de Jonatano.
Familianoj[redakti | redakti fonton]
- Naghaŝ Hovnatan (Նաղաշ Հովնաթան) (1661-1722)[1] - fondinto de la familio; poeto, artisto, miniaturisto, murfpentristo kaj eklezia komizo
- Harutjun Hovnatanjan (Հարություն Հովնաթանյան) (18-a jarcento) - artisto kaj murpentristo
- Hakob Hovnatanjan 1-a (Հակոբ Հովնաթանյան) (mortis en en 1757) - artisto, miniaturisto, kaj poeto
- Hovnatan Hovnatanjan (Հովնաթան Հովնաթանյան) (1730 - 1801/1802) - murpentristo
- Mkrtum Hovnatanjan (Մկրտում Հովնաթանյան) (1779 —1846) - artisto, entombigita en Ĥoĝivank- tombejo, Tbiliso.
- Aghaton Hovnatanjan (Աղաթոն Հովնաթանյան) (1816–1893) - artisto
- Hakob Hovnatanjan 2-a (Հակոբ Հովնաթանյան) (1806—1881) - artisto
- Ruben Hovnatanjan (1940-1999) - artisto
Heredaĵo[redakti | redakti fonton]
Kratero sur la planedo Merkuro nomiĝas laŭ Hakob Hovnatanian[2].
Galerio[redakti | redakti fonton]
Tiridato la 3a kun sia edzino Aŝĥen kaj fratino Ĥosroviduĥt de Naghaŝ Hovnatan.
Katedralo de Eĉmiadzin de Hovnatan Hovnatanjan kaj filo Mkrtum Hovnatanjan.
Lasta vespermanĝo de Hovnatan Hovnatanjan.
Moseo de Ĥoreno de Hovnatan Hovnatanjan.
Hajko de Mkrtum Hovnatanjan.
Nerses la 5-a de Hakob Hovnatanjan.
Eĉmiadzin, de Naghaŝ Hovnatan.
Ali de Hakob Hovnatanjan.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (2001) Armenians and the world : yesterday and today. Erevano: Noyan Tapan, p. 130–132. ISBN 9789993051299.
- ↑ PIA12039: Low Angle Impacts: A Look at Qi Baishi and Hovnatanian. NASA. Alirita 25a de decembro 2012.