Howard Hunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Everett Howard Hunt (9-an de oktobro 1918, Hambrug, Novjorkio 23-an de januaro 2007) estis CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo.

Hunt deĵoris ĉe la CIA de 1949 ĝis 1970. Li partoprenis en 1954 en renverso kontraŭ gvatemala prezidento Jacobo Arbenz, en 1961 estis kunorganizanto de la fiaskinta surbordiĝo en Golfo de porkoj de Kubo.

En 1971 - kiel dungito de la Blanka Domo - kaŝpenetris kun Gordon Liddy en domon de Beverly Hills-a psiĥiatro por ŝteli traktad-paĝojn pri Daniel Ellsberg, kiu kaŝe filtrigis sekretajn dokumentojn de la Pentagono. Oni ekis en 1973 juĝproceson kontraŭ Ellsberg, sed pro i.a. la neleĝa kaŝpenetro, la juĝistaro liberparolis la akuziton.

Sama okazis ĉe la Watergate-skandalo. Oni peti je Hunt por organizado de la enrompo, por ke oni trovu pruvojn pri ligoj inter demokrata prezidenta kandidato George McGovern kaj Fidel Castro. La Nixon-stabo timis, ke Castro apogas per mono kampanjon de McGovern. Oni pruvaĵojn ne trovis, sed ili senvualiĝis kaj tio kondukis al abdiko de Nixon en du jaroj.

Hunt estis en prizono 33 monatojn kaj koleris je Nixon, kiu neniun respondecon surprenis.