Hoya-Gonzalo
Hoya-Gonzalo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02696 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 614 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 57′ N, 1° 33′ U (mapo)38.9577865-1.5561143Koordinatoj: 38° 57′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 930 m [+] | ||
Areo | 114,57 km² (11 457 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hoya-Gonzalo [+] | |||
Hoya-Gonzalo [Oĝa] estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 114,57 km² kaj la loĝantaro de 647 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 5,61 loĝ./km².
Ĝi inkludas submunicipojn Ventalhama, Casa del Francés, Ontanar de Arriba, Ontanar de Abajo kaj Oncebreros (tiu lasta kunhavite kun Higueruela).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hoya-Gonzalo estas en la okcidento de la provinco Albacete je 32 km de la provinca ĉefurbo. La suda duono de la teritorio estas ebeneca, sed la norda parto estas montara kun montetoj kiuj superas la mil metrojn, kiel Morrablancar kun 1032 msm, Los Castillejos, El Reventón, ktp. Estas kverkoj, pinaroj kaj kampoj de kultivo de tipo mediteranea. Parto de la municipa teritorio kun aliaj municipoj (Almansa, Chinchilla, Montealegre del Castillo, Higueruela, Pétrola, Alpera kaj Corral Rubio) kunhavas areon de zono de protektado de birdoj ZEPA. En faŭno menciindas leporoj, kunikloj, perdrikoj ktp.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam estis homa okupo en prahistorio, kion pruvas restaĵoj de Neolitiko, Bronzepoko, de iberoj, romianoj kaj eĉ de araboj. La plej gravaj kuŝejoj estas de iberoj, nome Nekropolo de Los Villares, kie oni trovis skulptaĵon de ĉevalo kun io el la rajdanto.
En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.
Hoya Gonzalo estis domaro de Chinchilla en tempo de la markizlando de Villena, komence de la 14a jarcento, kies posedanto estis don Gonzalo de Blazuela, feŭda senjoro de la "villa" de Chinchilla, de tie venis la nomo de "Villa de Don Gonzalo", nune "Hoya-Gonzalo" ĉar la municipo estas en depresio nomita nomita hoya (Oĝa).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Hoya-Gonzalo estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj kaj brutobredado de ŝafoj kaj kaproj. Estas ankaŭ produktado de vino.
En la municipa teritorio estas diversaj ventoturbinoj, por la akiro de elventa energio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nekropolo de iberoj de Los Villares.
- Preĝejo de Nuestra Señora de los Remedios.
- Etnologia Muzeo Camino de la Cruz (Krucvojo).
- Ventomuelilo.
- Tipaj konstruaĵoj de sencementaj ŝtonoj nome "cucos".
- Nekropolo de iberoj Camino de la Cruz (Krucvojo).