Hrabová (Ostrava)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Hrabová |
Hrabová | |||
kvartalo | |||
Ligna preĝejo de sankta Katarino
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hrabová | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Memorindaĵo | Preĝejo de sankta Katarino | ||
Rivero | Ostravice | ||
Situo | Hrabová | ||
- koordinatoj | 49°46′32″N 18°16′50″E / 49.77556°N, 18.28056°O | ||
Areo | 0,92 km² (92 ha) | ||
Loĝantaro | 3 785 (30.06.2010) | ||
Denseco | 4 114,13 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1297 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 720 00 | ||
Hrabová enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ostrava-hrabova.cz | |||
![]() |
Hrabová estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava. Ĝi situas sur la suda flanko de la urbo. Tra la urboparto trafluas rivero Ostravice.
Historio[redakti | redakti fonton]
La municipo mem estiĝis en duono de la 13-a jarcento. La unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1297 el kontrakto inter olomouca episkopo kaj teŝina princo. En teksto ni trovos skribaĵon Grabowa, kiu ligis al granda kvanto de karpenoj en ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo. La loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo kaj precipe per fiŝkaptado. Municipaj fiŝlagoj tiriĝis de Paskov ĝis Hrabůvka. Ekde la 1-a de julio 1941 ĝi estis aligita al Moravia Ostrava. La municipo estis dum la dua mondmilito liberigita fare de Ruĝa Armeo la 1-an de majo 1945. En la jaroj 1954-1960 ĝi renovigis sian memstarecon, sed poste ĝi definitive fariĝis parto de Granda Ostrava.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]
Al famaj naskiĝintoj apartenas poeto, publikisto, tradukisto kaj bibliotekisto Vilém Závada. En Hrabová estas sepultita verkisto, disidento kaj ĉartisto Jaromír Šavrda.
|