Hraničky (Uhelná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hraničky
Hraničky
germane Gränzdorf
preskaŭ pereinta vilaĝo
Malkonstruiĝanta domo en Hraničky
Oficiala nomo: Hraničky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Uhelná
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 2 2010
Situo Hraničky
 - alteco 696 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 50″ N 16° 58′ 22″ O / 50.31389 °N, 16.97278 °O / 50.31389; 16.97278 (mapo)
Loĝantaro (2021)
Fondo 1785
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 68
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hraničky
Portalo pri Ĉeĥio

Hraničky (germane Gränzdorf, ankaŭ Grenzdorf, Grenzdörfel) estas preskaŭ pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, kiu estas parto de municipo Uhelná. Ĝi situas en Riĥleba montaro, 9 km sudokcidente de Uhelná sur limo kun Pollando. Vivas ĉi tie 6 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Domaro Hraničky estis fondita en la jaro 1785. La alta situo kaj nefekunda grundo limigis eblecojn de agrikultura eluzo de la ĉirkaŭaĵo fakte en kulturadon de aveno, paŝtistadon kaj arbarlaborojn, al kiuj alpaŝis hejma ŝpinado. Malgraŭ tio la domaro evoluis, eĉ dank' al komerco trans limpasejo direkte al Nowy Gierałtów (ger. Neu Gersdorf) sur klodska flanko. Hraničky havis grandan kapelon aŭ preĝejeton inicita al sankta Jozefo, konstruita devene en la jaro 1809 kaj renovigita en la jaro 1885 al la centa datreveno de la fondo de domaro. Estis ĉi tie ankaŭ unuklasa lernejo (ekde 1883). Sed ekde la duono de la 19-a jarcento nombro de loĝantoj longtempe sinkis.

La 22-a de septembro 1938 ĉi tiea konstruaĵo de financa gardistaro subiĝis al armita atako de freikorps.

Hraničky apartenis de komenco de municipa establo en lam jaro 1850 kiel domaro al Nové Vilémovice, kun kiu ĝi estis en la jaro 1949 almembrigitaj al Uhelná.

Post ellandigo de devenaj germanaj loĝantoj en la jaroj 1945-1946 provoj alloĝigi la vilaĝon frakasiĝis. En la jaro 1949 estis lastaj kvar familioj ĉi tie vivantaj ellandigitaj kaj la domaro estis kondamnita al pereo, kiu estis finita per fakta likvido de ĉi tieaj konstruaĵoj en la jaroj 1959-1960.

En la jaro 1836 ĉi tie estis 27 domoj kaj en 1930 da ili estis 39. Ĝis hodiaŭ restis el ili nur unu, kiun savis por sia familio arbara laboristo Franz Schlegel.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869260
1880236
1890222
1900211
1910193
1921192
JaroLoĝantoj
1930178
19500
196114
19706
19804
19916
JaroLoĝantoj
20011
20112
20216

En Hraničky estas registritaj 2 adresoj : 1 n-ro orientiga (daŭra objekto) kaj 1 n-ro orientiga (dumtempa aŭ refreŝigeja objekto).[1] Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis konstatita 1 domo, daŭre loĝigata.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Hraničky hodiaŭ
Hraničky hodiaŭ