Hraničná (Kraslice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hraničná
Hraničná
(Markhausen)
germane Markhausen
pereinta municipo
Hraničná
Oficiala nomo: Hraničná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Kraslice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Najbaras kun Klingenthal Germanio
Situo Hraničná
 - koordinatoj 50° 21′ 00″ N 12° 28′ 29″ O / 50.35000 °N, 12.47472 °O / 50.35000; 12.47472 (mapo)
Katastro 3,87 km² (387 ha) Hraničná
Loĝantaro (2011)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1348
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 358 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hraničná (Kraslice)
Portalo pri Ĉeĥio

Hraničná (ĝis la jaro 1948 Markhausen) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Kraslice, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi troviĝas 3,5 km nordokcidente de Kraslice. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Sokolov–Kraslice kaj ŝoseo II/210. Estas ĉi tie registritaj 5 adresoj. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis neniu.

Hraničná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,87 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La domaro ekzistis verŝajne jam en la 13-a jarcento, kiam ĝi apartenis al monaĥejo en Waldsassen. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1348. Alia fonto indikas la unuan skribmencion nur el la jaro 1720.

El la historiaj fontoj la domaro malaperis, verŝajne ĝi pereis. Sed ĝi estis nove fondita kaj ĝi estas desegnita en mapo de regiono Loket el la jaro 1608. Ĝi enfalis sub la proksima Krásná. En la jaro 1610 Hraničná fariĝis memstara municipo. En la jaro 1934 estis en la municipo fondita tombejo. Ĝis tiu tempo oni sepultis en Kraslice. En la tempo de la estiĝo de tombejo Hraničná havis 1253 loĝantojn, el tio 1162 de la germana nacieco. En la tombejo estis sepultitaj nur proksimume 55 loĝantoj, ĉar la tombejo estis fondita nuraj 12 jaroj antaŭ forŝovo de la germana loĝantaro. Post fino de la dua mondmilito okazis la forŝovo de la germanaj loĝantoj kaj la municipo ĉesis ekzisti. Dum enloĝigado de la limregiono venis novaj loĝantoj kaj en la jaro 1948 vivs en Hraničná jam 220 loĝantoj. Post proklamo de neenloĝigita limzono devis foriri ĉiuj novaj domaranoj. En la municipo estis konstruitaj baraĵoj el pikdrato kaj en la jaro 1955 la municipo estis egaligita kun la tero. Ĝis la jaro 1967 la aliro en la limzonon estis severe malpermesita.

Post la jaro 1989 ĉi tie estis en proksimeco de limpasejo proksime de saksia Klingenthal konstruitaj benziĉerpejoj, restoracioj kaj foirejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869467
1880615
1890950
19001 137
19101 453
19211 218
JaroLoĝantoj
19301 253
1950175
19610
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
20010
20110

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]