Hrant Dink
| Hrant Dink | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Հրանտ Դինք | |||||
| Naskiĝo | 15-an de septembro 1954 en Malatya | ||||
| Morto | 19-an de januaro 2007 (52-jaraĝa) en Istanbulo | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Mortis per | pafvundo | ||||
| Tombo | Balıklı Armenian Cemetery (en) | ||||
| Religio | Armena Apostola Eklezio vd | ||||
| Etno | armenoj vd | ||||
| Lingvoj | armena • turka vd | ||||
| Loĝloko | Malatya • Istanbulo vd | ||||
| Ŝtataneco | Turkio | ||||
| Alma mater | Universitato de Istanbulo | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Rakel Dink (en) | ||||
| Infanoj | Arat Dink (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | kolumnisto verkisto opinia ĵurnalisto redaktoro homrajta aktivulo futbalisto ĵurnalisto eldonisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hrant DINK, naskita la 17-an de septembro 1954 en Malatya (Turkio), murdita la 19-an de januaro 2007 en Istanbulo, estis armena ĵurnalisto. Li eldonis la dulingvan (armena, turka) Agos, kiu aperis en Istanbulo.
Dink publike kritikis la armenan genocidon en Turkio (1894–1923) kaj tial estis kondamnita pro ofendo de la turka nacio.
Dink estis murdita per pistolo proksime de la redaktejo de sia gazeto. La turka ĉefministro Erdoğan publike kondamnis la atencon kaj diris, ke pro ĝi suferis la rajto je libera esprimo. Je la tago de lia morto okazis manifestacioj en Istanbulo kaj Ankaro, ĉe kiuj homoj ĥore deklaris "ni ĉiuj estas Hrant Dink, ni ĉiuj estas armenoj".
Oni arestis plurajn suspektulojn, inter ili 17-jarulon, Ogün Samast, kiu portis la murdilan pistolon kaj konfesis la murdon. Li indikis, ke li murdis Dink-on, ĉar tiu ofendis la turkan popolon. Ne estas klare, kiu subtenis la murdinton.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]Dink ricevis en 2006 la premion Henri Nannen pro siaj meritoj pri la gazetara libereco, la norvegan premion Björnson kaj la premion Oxfam.

