Hrubieszów
Hrubieszów | ||
Blazono | ||
![]() | ||
![]() Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Hrubieszowa | |
Provinco | Lublinio | |
Distrikto | Distrikto Hrubieszów | |
Komunumo | Komunumo Hrubieszów | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Fondita en | 13-a jarcento | |
Urborajtoj | 1400 | |
Koordinatoj | 50° 49′ N, 23° 53′ O (mapo)50.81666666666723.883333333333Koordinatoj: 50° 49′ N, 23° 53′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 200 m | |
Areo | 32,79 km² | |
Loĝantaro | 16832 (en 2021) | |
Loĝdenso | 510 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 22-500 | |
Telefona antaŭkodo | 84 | |
Aŭtokodo | LHR | |
TERYT | 3060804011 | |
Estro | Marta Majewska | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Dobrzańskiego 1 | |
Poŝtkodo de estraro | 22-500 | |
Telefono de estraro | 84 696-23-80 | |
Fakso de estraro | 84 696-25-04 | |
Poŝto de estraro | miasto@hrubieszow.pl | |
Komunuma retejo | http://www.miasto.hrubieszow.pl | |
Hrubieszów[1] estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Hrubieszów. Fine de 2021 en la urbo vivis 16 832 loĝantoj.
- en la jaroj 1975-1998 apartenis al vojevodio Zamość.
Laŭ statistikaj donitaĵoj la 30-an de junio 2009 la urbo nombris 18 350 loĝantojn.
En la ĉirkaŭaĵo troviĝas pluraj frumezepokaj tombaroj, tumuloj, kurganoj kal aliaj arkeologiaj malkovraĵoj (i.a en Gródek, Masłomęcz kaj Kryłów).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri Hrubieszów devenas de 1254, kiam ĝi estis setlejo inter arbaroj kun ĉasista domego. La ĉasistecan karakteron ĝi plenumis ankoraŭ dum la tempoj de la Jagelonoj, kion montras ĝia blazono, atribuita de la reĝo Sigismondo la 2-a meze de la 16-a jarcento.
Post la dua mondmilito Hrubieszów iĝis la plej orienta urbo de Pollando, apud la rivero Huczwa, alfluo de Okcidenta Bugo, 5 km distance de la landlimo kun Ukrainio.
Dum la kontraŭkomunista ribelo en 1946 komune batalis Libero kaj Sendependo kun Ukraina Ribela Armeo liberigante politikajn malliberulojn.
Personoj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]
Honoraj civitanoj
- Wiktor Zin, profesoro, arkitekto, desegnisto
Naskiĝintoj
- Irena Jun, aktorino
- Bolesław Prus, verkisto, publicisto
- Abraham Stern, pola judo, horloĝisto, mekanikisto, inventisto de kalkuliloj
- Krzysztof Śliwiński, socia aganto, esperantisto, arkivisto, vikipediisto, populariganto de Oriento kaj esoterismo
- Wiktor Zin, profesoro, konservisto, felietonisto
Loĝintoj
- Bolesław Leśmian, pola judo, poeto, verkisto
- Stanisław Staszic, filozofo, politikisto, geologo, pastro, poeto kaj skribisto.
Aliaj
- Henryk Dobrzański – majoro de Pola Soldataro, en la jaroj 1934–1936 restis en la urbo kadre de la 2-a Regimento de Ĉevalaj Pafistoj
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
- Kamjanec-Podilskij, Ukrainio
- Kapuvár, Hungario
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝo de la Oficejo de Urbo Hrubieszów
- Cyfrowe Archiwum Tradycji Lokalnej – Hrubieszów Arkivigite je 2015-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Cifereca Arkivo de Loka Tradicio
- Historia Żydów w Hrubieszowie Historio de judoj en Hrubieszów – en la portalo Wirtualny Sztetl
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La urbo nomiĝis ĝis 1802 pole Rubieszów, ukraine Грубешів/Grubesziw, latine Rubesovia, ruse Грубешов/Grubieszow (tradicia nomo) aŭ Хрубешув/Hrubieszuw (nomo nuntempa), germane Grubeschow (tradicie) aŭ Hrubieszow (1939-1944), jide הרוביעשאוו/Rubiŝov)
