Hrádek (Ŝluknova montetaro)
Hrádek | |
germane: Worbs Berg | |
restoracio | |
Ekskursa restoracio sur Hrádek. La objekto akiris premion Fasado de la jaro 2005.
| |
Oficiala nomo: Hrádek | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Komunumo | Varnsdorf |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Varnsdorf |
Montaro | Ŝluknova montetaro |
Akvokolektejo | Luzacia Niso |
Situo | Hrádek |
- alteco | 429 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 55′ 22″ N 14° 36′ 47″ O / 50.92278 °N, 14.61306 °O (mapo) |
Geologia konsisto | Fonolito |
Stilo | romantismo |
Konstruado | 1904 |
- rekonstruita | 1967 |
- rekonstruita | 2005 |
Plej facila aliro | Varnsdorf |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hrádek Restaurant (Varnsdorf) | |
Retpaĝo: hradek.sluknovsko.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Eksursa restoracio |
Hrádek (germane Worbs Berg) estas fonolita monteto kun supermara alteco 429 metroj, norde de Ĉeĥio, en distrikto Děčín, en Ŝluknova montetaro, rekte sur ŝtatlimo kun Germanio, en la norda rando de Varnsdorf.
Montopinto
[redakti | redakti fonton]Spite al la nomo Hrádek (ĉeĥe ĝi signifas malgranda burgo) ĉi tie neniam estis burgo. Sur la montopinto, sur la ĉeĥa teritorio estis en la jaro 1904 konstruita ekskursa restoracio. La konstruaĵo estis en historiiganta arkitekturo de romantisma stilo, kun 20 metroj alta belvedera turo. El pinto de la turo estas elvido al Luzacia montaro kaj al la germana Luzacio.
La konstruaĵo de restoracio
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo estis eluzata eĉ post la dua mondmilito; en la jaro 1967 estis farita rekonstruo.
En la jaro 1989 ĝi estis privatigita, sed danke al neintereso de posedanto ĝi dum kelke da jaroj ŝanĝiĝis en ruinon, restis nur perimetraj muroj.
En la jaro 2000 estis fondita Nadacia fonduso Hrádek - Burgsberg, danke al kiu oni sukcesis akiri rimedojn por savi lakonstruaĵon kaj la 18-an de julio 2003 estis alirebligita la belvedera turo kaj en la jaro 2005 estis rekonstruita la tuta konstruaĵo.