Huércal-Overa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Huércal Overa)
Huércal-Overa
Huércal-Overa (Almería, Andaluzio)
Huércal-Overa (Almería, Andaluzio)
Huércal-Overa (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Huércal-Overa
Poŝtkodo 04600
Retpaĝaro huercalovera.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Huércal-Overa
Demografio
Loĝantaro 16 360 [1]
Loĝdenso 51,4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°23′N 1°56′U  /  37.383°N, 1.933°U / 37.383; -1.933 (Huércal-Overa) (mapo) Koordinatoj: 37°23′N 1°56′U  /  37.383°N, 1.933°U / 37.383; -1.933 (Huércal-Overa) (mapo)
Alto 280 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 318 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Huércal-Overa (Andaluzio)
Huércal-Overa (Andaluzio)
DMS
Huércal-Overa
Huércal-Overa
Huércal-Overa
Huércal-Overa sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huércal-Overa [+]
vdr

Huércal-Overa estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 318 km2 kie loĝas 16360 geloĝantoj, do loĝdenso estas 51.4 loĝ./km2. Huércal-Overa situas je 115 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Levante Almeriense.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en la akvokolekta baseno de la rivero Almanzora, kaj estas iel konsiderata ĉefurbo de la komarko Levante Almeriense, lime kun la Regiono Murcio.

Nordokcidente: Vélez-Rubio Norde: Vélez-Rubio Nordoriente: Lorca kaj Puerto Lumbreras
Okcidente: Taberno Oriente: Pulpí
Sudokcidente: Zurgena Sude: Antas Sudoriente: Cuevas del Almanzora

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 16360 geloĝantoj de la municipo Huércal-Overa estas 8224 inoj kaj 8136 viroj. En la 318-kvadratkilometra teritorio estas 28 setlejoj, kie loĝas 14533 geloĝantoj, kaj aliaj 1827 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj por jaro estis 240, 134 inoj kaj 106 viroj, kaj mortis 178, 84 inoj kaj 94 viroj. Tiel la natura kresko estis 62 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 6839 homoj (41.8%).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Huércal-Overa estas loko ĉefe dediĉita al sektoro servoj, en kiu staras hospitalo por la tuta komarko, same kiel la juĝejoj, oficejoj (Trezoro, Sociala Sekureco, INEM kaj aliaj).

Huércal-Overa ricevis lastatempe enmigradon de eksterlandanoj (1941 nombritaj en 2005) devenaj el Latinameriko, Bulgario kaj Britio. La ekonomia agado dependas de la brutobredado de porkoj, agrikulturo de migdalarboj kaj citrusoj, konstruado kaj tradicie ankaŭ la produktado de punto.

Vilaĝoj kaj loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007