Huĝou
Ne miskomprenu kun Hujĝou!

| Huĝou | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 313000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 2 893 542 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 497 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 30° 54′ N, 120° 5′ O (mapo)30.8925120.0875Koordinatoj: 30° 54′ N, 120° 5′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 5820,26 km² ( 582 026 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Huĝou
prononco, per simpligita ĉina skribo 湖州, per pinjino Húzhōu estas prefektuja (triaranga) milionurbo en provinco Ĝeĝjango en Ĉina Popola Respubliko.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En fine de 2023 la prefektujnivela loĝantaro estis 3 439 000 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La kuntirita urbego kuŝas laŭ dolĉakva lago proksime de riverdelto de Jangzio sur areo 5 827 km² kaj administras 6 distrikt-nivelajn dividojn. Tra la areo fluas kanalo, ĝi ankaŭ estas nomata la "Orienta Rejna Rivero" pro la kontinua barĝa transportado. Provinca sidejo Hangĝoŭo troviĝas 64, Vuŝi 80, Ŝanhajo 136, Ningbo 178, Nankino 182, Hefejo 289, ĉefurbo Pekino 1057 km laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo havas historion de pli ol 2 300 jaroj. En 1949 la urbo Huĝou fariĝis la sidejo de la registaro de la Unua Speciala Distrikto de Ĝeĝjango. En 1983 ĝi estis levita al prefektujnivela urbego.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Huĝou estas konata kiel la Urbo de Silko, estas unu el la kvar silkaj ĉefurboj en Ĉinio. En la historio ĝi estas unu el la 14 ŝlosilaj urboj en la jangzia riverdelto, kiu malfermiĝis al la ekstera mondo. En la urbego troviĝas ankaŭ signifa armea grupo de Ĉinio.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]La milionurbo estas bone ligata kun la tutlanda fervoja kaj ĉefvoja retoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas tipa subtropika musonklimato kun kvar apartaj sezonoj kaj abunda pluvokvanto. La someroj estas varmaj, la vintroj mildaj. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 13-21 °C. Jare averaĝe pluvas 1336 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter marto-septembro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans









