Huŝang Moradi Kermani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Huŝang Moradi Kermani
Houshang Moradi Kermani, Hall of Fame ceremony (14 8408230057 L600).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de septembro 1944 (1944-09-07) (74-jara)
en Sirch
Ŝtataneco Irano
Profesio verkisto, scenaristo, verkisto de porinfana literaturo
Lingvoj persa lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Moradi Kermani en la konferenco de Kermano en kurso pri historio, Teherano, 30a de decembro 2011.

Huŝang Moradi Kermani (naskita la 7an de septembro 1944 en Sirĉ, vilaĝo en Provinco Kermano, Irano) (perse هوشنگ مرادی کرمانی) estas irana verkisto plej bone fama pro infana kaj junula fikcio. Li estis finalisto en 2014 por la Hans Christian Andersen Premio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Moradi Kermani naskiĝis en Sirĉ, vilaĝo en Kerman-Provinco kaj estis edukita en Sirĉ, Kermano kaj Teherano.[2]

Pluraj iranaj filmoj kaj televid-serioj estis faritaj bazite sur liaj libroj. En 2006, Darjuŝ Mehrĝui direktis Mehman-e Maman bazitan sur la Moradia romano kun la sama titolo.[3]

Kelkaj el la Moradiaj libroj estas tradukitaj en la anglan, Esperanton[4], germanan, francan, hispanan, nederlandan, araban kaj armenan. Lia mem-biografio estas eldonita de Moin Eldonistoj en 2005, titolita "Vi ja ne estas fremdulo" (Sxoma ke garibe nistid).

Li gajnis la premion Hans Christian Andersen, Honoran diplomon (1992) kaj libron de la jaro (2000) de Universitato de San Francisco.

Huŝang Moradi Kermani estis kandidato por la Astrid Lindgren premio de 2018.

Membiografio de Moradi Kermani[redakti | redakti fonton]

"Vi ja ne estas fremdulo" (“Sxoma ke garibe nistid”) estas premio-gajninta membiografio de Huŝang Moradi Kermani.

Knabo nomata Huŝu el malgranda vilaĝo en Irano, batalas kontraŭ malriĉeco kaj sia mense malsana patro, kiu multfoje embarasas lin per ekapero ĉe lia lernejo. Lia patro kondutas strange kaj pro tio la infanoj moketas lin amuzante sin. Huŝu neniam vidis sian patrinon ĉar ŝi forpasis nur kelkajn monatojn post kiam li naskiĝis. Estanta prizorgata de siaj geavoj, Huŝu fariĝas la propeka kapro por ĉiu katastrofo kiu trafas la parencojn: ilia malriĉeco kaj eĉ la morto de liaj parencoj. Li ofte luktas kontraŭ malsato ĝis la punkto, ke li devas manĝi krudajn tomatojn de ies ĝardeno. Li trovas eskapon en la mondon per legado de romanoj. Li revas studi persan literaturon, sed lia onklo rifuzas eĉ lasi lin labori en librovendejo. Li revas fariĝi verkisto de komikaĵoj en radia stacio. Li poste ankaŭ eltrovas en si amon por teatro kaj kino. Li provas gajni monon per vendado de biletoj por ĉio ajn, kion li povas fari, eĉ ludi rolon de klaŭno. Sed li estas mokita kaj avertita ke li alportos nenion sed honton al la parencaro. Li petas laborpostenon ĉe la loka radia stacio, sed malsukcesas pro sia loka akcento. Kiam la direktoro de la radia stacio vidas lian skribadon, li proponas uzi ilin en radio-komikaĵoj. Por subteni sin, Huŝu akiras laborpostenon kiel skribiston en divorca tribunalo, sed fine li trovas sin batata de koleraj homoj. Li poste moviĝas al Teherano, kie li konfidas sian patron al mensa institucio kaj komencas sian studadon ĉe la universitato. Tertremo en Sirĉ, lia naskiĝloko, detruas la vilaĝon kaj multaj el liaj parencoj kaj amikoj mortas. La libro finiĝas per lia komunikaĵo pri la vivo - tio, ke malgraŭ ĉiuj doloroj kaj afliktoj, vivo povas esti ankoraŭ gajoplena kaj valora. La ĝojo esti kapabla legi kaj skribi, havi rilaton kun parencoj kaj amikoj, piediri sub la suno kaj aŭdi la birdojn, kiuj pepas, k. s. faras la vivon ĉiel inda.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Huŝang Moradi Kermani, kiu grandiĝis en la vilaĝo Sirĉ, fariĝis eminenta aŭtoro de Irano de fikcio por infanoj kaj junuloj. Multaj el liaj skribaĵoj estas veraj rakontoj pri la vivo de li mem, kio fakte inspiris lin, kaj surbaze de pluraj el liaj verkoj oni faris televidajn seriaĵojn kaj kinfilmojn. Kun patrino, kiu mortis dum lia infanaĝo kaj patro, kiu suferas de mensa malsano, juna Huŝang estas prizorgata de liaj geavoj. Post iliaj forpasoj, li estas defiita ĉe tre frua aĝo venki emociajn trostreĉiĝojn kaj eltrovi sian identecon. Lia amo por legado kaj skribado fariĝas lia ilo por pluvivado tra la doloroj, kiujn li sentas pro sia situacio. Li elspezas benoplenan kaj nostalgian fruan junaĝon en la vilaĝo antaŭ moviĝi al la urbo dum lia junaĝa vivado en orfeja lernejo. Liaj spertoj en Kermano formas lian destinon, faras lin pli forta kaj gvidas lin al la loko en la vivo, al kiu li sciis, ke indis por li atingi.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Samovaro (Samavar; سماور) tradukita de Saed Abbasi en Esperanton
  • La Rakontoj de Maĝid (Gesse-haje Magxid; قصه‌های مجید) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • La Boto (Cxakme; چکمه)
  • La Palmo (Nahxl; نخل) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • La Rakonto de tiu Kuvego (Dastan-e an Hxomre; داستان آن خمره)
  • La Bakujo (Tanur; تنور)
  • La Urno (Kuze; کوزه) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • La Gasto de Panjo (Mehman-e maman; مهمان مامان)
  • Pugno sur Haŭto (Mosxt bar pust; مشت بر پوست)
  • Vi Ja ne estas Fremdulo (Sxoma ke garibe nistid; شما که غریبه نیستید) tradukita de Caroline Croskery en la anglan
  • Dolĉa Marmelado (Moraba-je Sxirin;مربای شیرین) tradukita de Caroline Croskery en la anglan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "2014 Premioj". Hans Christian Andersen Premioj. Internacia Tabulo pri Libroj por Junuloj (IBBY). Kun nuntempa materialo inkluzivanta la gazetara listo de la 17a de marto 2014. Alirita la 23an de marto 2014.
  2. "Moradi Kermani's "The big clay jar" travels to Taiwan". Iran Book News Agency (ibna.ir). 30a de decembro 2009. Alirita la 31an de decembro 2018.
  3. "Houshang Moradi Kermani". Internet Movie Database. Alirita la 31an de decembro 2018.
  4. "Beletra Almanako - BA - Literaturo en Esperanto - eldonejo Mondial". www.beletraalmanako.com. Alirita la 31an de decembro 2018. La Samovaro, tradukita de Saed Abbasi, aperis en Beletra Almanako, BA31, Feb. 2018.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtoritatoj, kun 13 katalogaj rekordoj