Huajan

| Huajan | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 223000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 4 556 230 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 454 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 33° 35′ N, 119° 1′ O (mapo)33.58861119.01917Koordinatoj: 33° 35′ N, 119° 1′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 194 m [+] | ||||
| Areo | 10029,54 km² (1 002 954 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Huajan, antaŭe Huaijin, per simpligita ĉina skribo 淮阴, per tradicia ĉina skribo 淮陰, laŭ pinjino Huái'ān, laŭ Wade-Giles Huai-an, laŭ poŝto Hwaiyin estas prefektujnivela milionurbo kaj rivera haveno en provinco Ĝjangsuo en orienta Ĉina Popola Respubliko. Huajan prenis la nomon de rivero Huai kun signifo: "paca" aŭ "pacigita".

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela loĝantaro en 2024 estis 4 556 230.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La teritorio iam kuŝis inter la norda kaj suda ĉinaj kulturoj, nuntempe laŭ rivero Huai sur aluvia ebenaĵo, kie troviĝas lagoj, riveroj kaj kanaloj, eĉ ĉi tie komenciĝas la Granda Kanalo. La plej alta punkto estas 194 m laŭ la marnivelo. La areo kovras 9950 km², dum konsistas el 7 dividoj. Suĝou troviĝas 294, Ŝanhajo 347, ĉefurbo Pekino 744 kilometrojn aere laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]Moderna ĉina arkeologio trovis restaĵojn de neolitikaj civilizoj en tiu areo jam en la 4-a jarmilo a.K. La prefektujnivela milionurbo estis kreita en 1983.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La industrio produktas ĉiuspecajn varojn de la ŝtaloj ĝis la tekstiloj. La agrikulturo kultivas rizon, legomojn, kapsikojn, ajlon, berojn, akvomelonojn, fungojn, lotusojn, florojn kaj bredas porkojn, kokojn, anasojn, anserojn, kankrojn kaj mariskojn.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La plej signifaj edukejoj estas universitato kaj 2 altlernejoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Huajan estas alirebla trajne (trairas la linio Pekino-Ŝanhajo), aŭtovoje, ŝipe eĉ per internacia flughaveno. La haveno havas signifan vartrafikon. La publika transporto inkluzivas tramon ekde 2015, kiu ligas la urbocentron kun la sudorienta urboparto.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de la prefektujnivela areo estas milda, ĝenerale varma kaj modera laŭ la klimata klasifiko de Köppen Cwa. Tio estas humida subtropika klimato kun sekaj vintroj. La averaĝa temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 11-20 °C. Jare averaĝe pluvas 993 mm. La precipitaĵo kulminas julie kaj malkulminas decembre aŭ januare.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
- muzeoj, ekzemple memormuzeo pri Zhou Enlai
- preĝejoj
- Oceana Akvario
- maŭzoleo
- observejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Zhou Enlai (1898-1976), politikisto
- Katherine Paterson, verkisto
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Kuenko (Ekvadoro) en Ekvadoro ekde 1993
en:Kashiwazaki, Niigata en Japanio ekde 1995
Homel en Belorusio ekde 1997
en:Yorba Linda, California en Usono ekde 1998
Vénissieux en Francio ekde 1998
en:Wanju County en Sud-Koreio ekde 1999
Provinco Luko en Italio ekde 2000
en:Kolpinsky District en Rusio ekde 2003
en:Kibichūō en Japanio ekde 2004
Sassnitz en Germanio ekde 2007
Płock en Pollando ekde 2010
Magnitogorsk en Rusio ekde 2012
Oakville (Ontario) en Kanado ekde 2012
Milton Keynes en Unuiĝinta Reĝlando
Fiumicino en Italio
Be'er Ŝeba en Israelo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans












