Huamaĉuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbo Huamaĉuko
Vido de apudaj Andoj kaj kamparo
La ĉefa placo Plaza Mayor
Markahuamaĉuko, arkeologia kuŝejo je ĉirkaŭ 30 minutoj el Huamaĉuko
Municipa Teatro, Huamaĉuko

HuamaĉukoHuamachuco en hispana estas urbo de la nordo de Peruo, ĉefurbo de la Provinco Sánchez Carrión en la Regiono La Libertad, situanta je alto de 3.269 msm sur la deklivaro orienta de la Andoj, sur valo alt-anda je 184 km el Trujillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teritorio de iamaj huaĉeminoj kaj huamaĉukoj, Huamaĉuko estis fondita en 1551 de hispanaj misiistos aŭgustenanoj. Ĝi estis nomumita Muy ilustre y fiel ciudad fare de la generalo José de San Martín, kaj estis ejo de la Batalo de Huamaĉuko (10-a de julio de 1883), fina epizodo de la Pacifika Milito kie la peruaj trupoj estritaj de Andrés Avelino Cáceres estis venkitaj fare de ĉiliaj trupoj estritaj de la kolonelo Alejandro Gorostiaga.

Huamaĉuko konservas multe el prakulturo, kiel dancoj, kuirarto, manfarado kaj ĉefe la arkeologia kuŝejo de Markahuamaĉuko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 7° 48′ 43.3″ S 78° 2′ 55.3″ U / 7.812028 °S, 78.048694 °U / -7.812028; -78.048694 (mapo)