Huayna Potosí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Huayna Potosí.

Huayna PotosíHuajna Potosí estas monto en Bolivio, situa ĉe El Alto kaj ĉirkaŭ 25 km norde de La Paz en la Reĝa Kordilero, en Andoj.

Huayna Potosi, La Paz, Bolivio.
Glaĉero Mina de Oro (Orminejo).
Glaĉeroj.

Huayna Potosí estas la plej alta monto en La Paz, urbo kiu estas ĉirkaŭata de altaj montoj, kaj estas mem la plej alta ĉefurbo en la mondo. Huayna Potosí estas ĉirkaŭ dekkvin mejlojn norde de la urbo, kio faras tiun monton la plej populara grimpaĵo en Bolivio. La normala ascendovojoj estas preskaŭ rekte glaĉera grimpaĵo, kun kelkaj glaĉerfendoj kaj dekliva grimpejo al la montopinto. Tamen, la alia flanko de la monto, nome la Okcidenta Flanko de Huayna Potosí, estas la plej granda montoflanko en Bolivio. Kelkaj malfacilaj neĝaj kaj glaciaj vojoj supreniras tiun 1000 metran altan flankon.

La unua ascendo laŭ normala vojo okazis en 1919 fare de germanoj Rudolf Dienst kaj Adolf Schulze. Kelkaj grimpolibroj informas pri tiu monto kiel la "plej facila 6000-ulo en la mondo", sed tiu postulo estas disputebla. La plej facila vojo laŭiras eksponitan kreston kaj sekciojn de modera dekliva glacio. Estas multaj 6000-ulaj montoj kiuj estas pli facile grimpeblaj laŭ aspektoj de teknika malfacilo. Eble, la ĉefa tialo kial Huayna Potosí estis nomita la plej facila 6000-ulo estas ke la altaĵo el pado al pinto estas malpli ol 1400 m; kun facila aliro el La Paz. Ĉar La Paz estas je 3640 m, grimpistoj havas pli facilan alklimatigon.

Grimpa historio de la monto[redakti | redakti fonton]

En 1877 grupo de ses germanaj grimpistoj klopodis grimpi Huayna Potosí por la unua fojo. Sen propra ekipado kaj kun malmulta praktika informo, ili eliris al la negrimpita pinto. Ties malsukcesa klopodo trafis tragedion. Kvar grimpistoj mortiĝis je altitudo de ĉirkaŭ 5600 m; la ceteraj du sukcesis retiriĝi en deterioritaj kondiĉoj, sed mortiĝis pro laceco ĝuste post trovi sian vojon reen al Zongo Pasejo. Post 21 jaroj, la 9an de Septembro 1898, ekspedicio de aŭstriaj grimpistoj klopodis denove grimpi la monton sed post kvin tagoj en 5900 m ili devis descendi. Finfine, en 1919 la germanoj R. Dienst kaj O. Lhose atingis la sudan pinton (iom pli alta ol la norda pinto) grimpinte la monton laŭ la orienta flanko laŭ vojo kiu poste iĝos la nuna normala vojo, kun kelkaj variantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]