Hubert Dvorák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubert Dvorák
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1861 (1861-10-19)
en Oravița
Morto 25-an de septembro 1927 (1927-09-25) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ede Dvorák
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

DVORÁK Hubert (laŭ alia skribo Dworák Hubert), estis hungara inĝeniero pri mekaniko, ĝeneraldirektoro de hungaraj fervojoj. Lia frato estis Ede Dvorák.

Hubert Dvorák naskiĝis la 19-an de oktobro 1861 en Oravicabánya kaj mortis en 1927 en Budapeŝto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hubert Dvorák akiris diplomon en teknika universitato en Vieno. De 1883 li laboris ĉe la Maŝinfabriko de Hungaraj Ŝtatfervojoj. La produktoj de Magyar Királyi Állami Vasgyárak (Hungaraj Reĝaj Ŝtataj Ferfabrikoj, la nomo pli malfrua de la fabriko) estis la sama nivelo de tiuj plej bonaj de Eŭropo. Tiu fabriko projektis kaj fabrikis la lokomotivojn plej grandan kaj plenumpovan de la tiama Eŭropo, la serion 601. Li ricevis premiojn, eĉ li estis nomumita kortega konsilisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]