Hubert Kessler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubert Kessler
Hubert Kessler en 1952
Hubert Kessler en 1952
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1907 (1907-11-03)
en Sibiu
Morto 1-an de februaro 1994 (1994-02-01) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero • hidrologo • speleologo • geografo
vdr

Hubert KESSLER hungara inĝeniero, speleologo, karsthidrologo. Li naskiĝis en Sibio la 3-an de novembro 1907 kaj mortis en Budapeŝto la 1-an de februaro 1994. Lia edzino estis Mária Szekula.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hubert Kessler akiris diplomon de inĝeniero en 1932 en Reĝa Teknikuniversitato József de Budapeŝto, poste pri geografio, geologio, paleontologio en 1936. Li doktoriĝis en 1938 kun disertaĵo Az Aggteleki barlangrendszer hidrográfiája. Laŭ lia disertaĵo la Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány en 1988 distingis lin kun ordiploma doktortitolo. De 1935 ĝis 1945 li estis direktoro de Kavo Baradla. De 1949 ĝis 1965 sekciestro de Karst- kaj Fonrsplorado VITUKI, de 1966 ĝis 1972 ĉefhidrologo de ALUTRÖSZT. Li estis la unua komisiita direktoro de Instituto de Speleologio fondita en 1975.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio