Hudsono (rivero)
La rivero Hudsono (angle Hudson River, nomita Muh-he-kun-ne-tuk de la mohikanoj) estas la rivero, kiu fluas tra la orienta parto de Novjorkio kaj, laŭlonge sia suda parto, determinas la landlimon inter Novjorkio kaj Nov-Ĵerzejo.
Ĝi ricevis la nomon de Henry Hudson, la angla esploristo kiu malkovris ĝin en 1609. La rivero longas proksimume 500 km.