Huerta del Marquesado
Huerta del Marquesado | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16316 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Higinio García Martínez (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5,47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 10′ N, 1° 41′ U (mapo)40.1625-1.6883333333333Koordinatoj: 40° 10′ N, 1° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 257 m [+] | ||
Areo | 38,6 km² | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Huerta del Marquesado [ŬERta delmarkeSAdo] (Fruktoĝardeno de la Markislando) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas huertero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 211 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,47 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Huerta del Marquesado estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,257 m super marnivelo (kun maksimuma alto ĉe 1,853 m en la montopinto konata kiel Collado Bajo (Malalta Monteto)); je malpli ol 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38,6 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°09′45″N 1°41′18″Ok.
Norde, proksimume je 4 km troviĝas Laguna del Marquesado, sude je ĉirkaŭ 8 km estas la municipo de Campillos-Sierra, kaj pli sude la urbeto Cañete je ĉirkaŭ 14 km. Aliaj proksimaj vilaĝoj estas Valdemoro de la Sierra, Valdemeca, Tragacete, Beamud, Tejadillos kaj Campillos-Paravientos.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Huerta del Marquesado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Huerta del Marquesado kie oni alvenis al la nunaj 211.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj ĉefe por turismo.
Ĉi tie troviĝas la enboteliga fabriko de akvo de la firmao Fuente Liviana, nome akvo konata en la tuta Hispanio pro sia malalta koncentriĝo de natrio tre taŭga por nutrado de beboj pro alta enhavo de magnezio. El la instalo de la enboteligejo en 1991 la loĝantaro de la municipo kreskis ĝis preskaŭ 250 loĝantoj en 2001.