Hueva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hueva (Guadalajara))
Hueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Iván Merencio Fernández
Demografio
Loĝantaro 112  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 2° 58′ U (mapo)40.4625-2.9605555555556Koordinatoj: 40° 28′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 877 m [+]
Areo 31,76 km² (3 176 ha) [+]
Hueva (Hispanio)
Hueva (Hispanio)
DEC
Hueva
Hueva
Situo de Hueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hueva [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Hueva estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas ovense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 149 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hueva situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 877 m super marnivelo; je 38 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 7 km de Pastrana. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′45″N 2°57′38″Ok. Ĝia municipa teritorio limas kun la teritorioj de Moratilla de los Meleros, Renera, Fuentelencina, Valdeconcha, Pastrana kaj Escopete.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hueva, tiam Ova, estis konkerita al la islamanoj en la jaro 1124, kiam reĝis en Kastilio Alfonso la 7-a. Poste, en 1175, ĝi estis donita de lia sukcedanto Alfonso la 8-a al la Ordeno de Kalatrava, kiuj konstruis kastelon proksime kaj ili estis la senjoroij de la urbeto ĝis la 16a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 149, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hueva, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hueva kie oni falis al la nunaj 149.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo, la pilorio kaj la baseno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]