Hugh Glass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugh Glass
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1783 (1783-01-01)
en Filadelfio
Morto 1-an de januaro 1833 (1833-01-01) (50-jaraĝa)
en Yellowstone River
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esploristo • trapper • frontiersman • entreprenisto
vdr

Hugh GLASS (ĉ. 1780 - 1833) estis peltisto kaj esploristo de la pionira epoko de Usona Okcidento. Li naskiĝis en Pensilvanio, filo de skotdevenaj irlandanoj migrintaj en Usonon. Li partoprenis esploradon de la regiono laŭ la Misuro trans la Rivero Platte en Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto kaj Nebrasko. Li estas plej memorata pro la sinsava migrado de loko kie li suferis gravajn vundojn (interalie rompitan kruron) pro griz-ursa atako pli ol 300 kilometrojn al usonarmea fortikaĵo. Tiun historion rakontis du lastatempaj kinofilmoj, Man in the Wilderness (1971) kaj Revenant (2015).

Griza urso atakas al Hugh Glass (el malnova, nekonata gazeto)