Saltu al enhavo

Hugh Lofting

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugh Lofting
Persona informo
Hugh Lofting
Naskiĝo 14-an de januaro 1886 (1886-01-14)
en Maidenhead
Morto 26-an de septembro 1947 (1947-09-26) (61-jaraĝa)
en Topanga
Tombo Topanga (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko • Madison • Topanga vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Universitato de Westminster (–1907)
Mount St Mary's College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Hilary Lofting (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Olga Fricker (mul) Traduki (bofratino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto • scenaristo • ilustristo • porinfana verkisto • romanisto • konstruinĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Hago vd
Aktiva dum 1920– vd
Verkado
Verkoj John Dolittle vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Hugh John LOFTING (naskiĝis la 14-a de januaro 1886 en Maidenhead, Berkshire, Anglio ; mortis 26-a de septembro 1947 en Topanga, Kalifornio, Usono) estis brita aŭtoro kaj ilustristo, plej konata pro siaj infanlibroj pri Doktoro Dolittle, rolulo kiu fariĝis klasikaĵo en anglalingva porinfana literaturo.[1]

Victory for the Slain (Venko por la Mortintoj, 1942) estas la sola verko de Lofting por plenkreskuloj, ununura longa poemo en sep partoj pri la vaneco de milito; la rekantaĵo "en milito la solaj venkintoj estas la mortintoj" trapenetras la poemon.

Doktoro Dolittle

[redakti | redakti fonton]

Lofting verkis la unuajn rakontojn pri Doktoro John Dolittle, kiu vivis en la fikcia angla vilaĝo Puddleby-on-the-Marsh dum la tempo de Reĝino Viktorio kaj lernis la lingvon de bestoj el la tranĉeoj de la Unua Mondmilito en Flandrio en la formo de ilustritaj leteroj al siaj infanoj.

La unua libro, The Story of Doctor Dolittle (Doktoro Dolittle kaj Liaj Bestoj), estis publikigita en 1920. Pro la daŭrigo, The Voyages of Doctor Dolittle, Lofting ricevis la prestiĝan Newbery-Medalon por porinfana literaturo en 1922. Dek pliaj libroj sekvis. La libroserio estis adaptita por radiodramoj, filmoj (inkluzive de Doctor Dolittle, 1967), kaj televido (kiel animacia serio).

Libroserio Doktoro Dolittle

[redakti | redakti fonton]
  • The Story of Mrs Tubbs (1923)
  • Porridge Poetry (1924)
  • Noisy Nora (1929)
  • The Twilight of Magic (1930)
  • Tommy, Tilly, and Mrs. Tubbs (1936)
  • Victory for the Slain (1942)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Hugh Lofting". Encyclopædia Britannica Online. Retrieved 19 December 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]