Hugh Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hugh MARTIN)
Hugh Martin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1930 (1930-11-30)
Morto 1-an de marto 2001 (2001-03-01) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco IslandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hugh Martin (naskiĝis en 1931, mortis la 1-an de marto 2001), estis skota kaj islanda esperantisto kaj pastro kaj dum jardekoj fakdelegito de UEA pri kristanismo, teologio kaj lingvoj.

Kiel pastro li deĵoris interalie en Islando kaj Egiptio, ĉiam agante ankaŭ por Esperanto: jen kiel delegito en la islanda urbo Akranes, jen kiel multjara UEA-komisiito por arabaj landoj. Ekzemple en la UEA-seminario en Jordanio en 2000 li prelege komparis E-on kaj la araban.

Inter la jaroj 1954 kaj 1961 li prezidis Glasgovan Esperanto-Societon, aktivis en Skota Esperanto-Federacio kaj en Esperanto-Asocio de Britio. Li redaktis la revuon Esperanto en Skotlando (1955-1961, 1996-1999), estis juĝanto de Belartaj Konkursoj, aperigis tradukojn en Skota antologio kaj en 1993 kompilis dudirektan vortaron gaelan-Esperantan, kiu restas tajposkribita.