Hugh MacDiarmid
Hugh MacDiarmid | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Christopher Murray Grieve | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1892 en Langholm | |
Morto | 9-an de septembro 1978 (86-jaraĝa) en Edinburgo | |
Lingvoj | angla • skota vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando ![]() | |
Alma mater | Edinburga Kolegio de Arto Langholm Academy (en) ![]() ![]() | |
Partio | Skota Nacia Partio Nacia Partio de Skotlando Komunisma Partio de Granda Britio ![]() | |
Familio | ||
Infanoj | Michael Grieve (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Hugh MacDiarmid vd | |
Okupo | lingvisto ĵurnalisto verkisto literaturkritikisto tradukisto poeto politikisto biografo ![]() | |
Aktiva en | Ebbw Vale • Clydebank • Montrose • Londono • Liverpool vd | |
Verkado | ||
Verkoj | A Drunk Man Looks at the Thistle vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hugh MacDIARMID (/məkˈdɜːrmɪd/ mək-DUR-mid (nasknomo Christopher Murray GRIEVE; la 11-an de aŭgusto 1892 en Langholm, Dumfries kaj Galloway - m. la 9-an de septembro 1978 en Edinburgo) estis skota poeto. Li verkis verkojn kaj en la angla kaj en la skota lingvoj, estis gvida figuro en la Skota Renesanco (kultura movado de la frua 20-a jarcento) kaj estas konsiderata verŝajne la plej grava skota poeto ekde Robert Burns. [1][2][3]
Nekutime por la unua generacio de modernistoj, li ankaŭ estis komunisto, kaj nekutime por komunistoj, li ankaŭ estis konvinkita skota naciisto. Li verkis kaj en la angla kaj en la literatura skota lingvo (ankaŭ nomata "lallans" aŭ Lowlands).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li kreis la skotan version de modernismo kaj estis unu el la ĉefaj figuroj en la skota literatura renesanco de la 20-a jarcento. MacDiarmid verkis kaj en la angla kaj en la malalta skota lingvoj. Lia longa poemo " A Drunk Man Looks at the Thistle " el 1926, kiu estas kolaĝo de malsamaj literaturaj stiloj kiel monologo, interna monologo kaj parodio, estas konsiderata unu el la plej grandaj verkoj de la skota literaturo de la 20-a jarcento.
MacDiarmid ankaŭ estis politikisto kaj membro de la Skota Nacia Partio. Li estis samtempe konvinkita naciisto kaj komunisto. Li verkis naciismajn verkojn, sed ankaŭ omaĝojn al Vladimir Lenin, inkluzive de Tri himnoj al Lenin (1957).
Li pasigis la lastajn 27 jarojn de sia vivo kun sia edzino en modestaj cirkonstancoj ĉe Brownsbank Cottage en South Lanarkshire, kiu nun servas kiel muzeo kaj verkista centro. En 1974 li fariĝis profesoro ĉe la Reĝa Skota Akademio, kaj en 1978 Prezidanto de la Poezia Societo.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Lia poemo A Drunk Man Looks at the Thistle (Ebriulo Rigardas la Kardon) (1926) estas rigardata kiel unu el la plej gravaj longaj poemoj en la skota literaturo de la 20-a jarcento. La granda atingo de lia malfrua poezio estas provo je eposa skalo kapti la ideon de mondo sen Dio, en kiu ĉiuj faktoj traktitaj de poezio estas science konfirmeblaj.
En sia malfruaj jaroj, dum lia intereso pri scienco kaj lingvistiko kreskis, MacDiarmid pli kaj pli turnis sin al la angla por esprimo, kio ankaŭ influis lian poezion. Lia ambicio estis vivi laŭ la maksimo de Rainer Maria Rilke, ke "la poeto devas scii ĉion" kaj verki poezion, kiu enhavis la tutan scion. Rezulte, multaj el la poemoj en Stony Limits (1934) kaj pli postaj volumoj estas formo de poezio, kiu reuzis tekstojn el diversaj fontoj. Same kiel li uzis la Dialektan Vortaron de Jameson por siaj poemoj en "sinteza skota lingvo", li uzis la Dudekan Jarcentan Vortaron de Chambers por poemoj kiel On a Raised Beach (Sur Ŝvelinta Strando). Aliaj poemoj liaj uzis ampleksajn prozajn pasaĵojn.
Interalie li, kune kun Elspeth Harley Schubert, tradukis la verkon Aniara de Harry Martinson en la anglan (1963).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Poezio
[redakti | redakti fonton]- Sangschaw (1925)
- Penny Wheep (1926)
- A Drunk Man Looks at the Thistle (1926)
- The Lucky Bag (1927)
- To Circumjack Cencrastus (1930)
- First Hymn to Lenin and Other Poems (1931)
- Second Hymn to Lenin (1932)
- Scots Unbound and Other Poems (1932)
- Stony Limits and Other Poems (1934)
- The Birlinn of Clanranald (1935)
- Second Hymn to Lenin and Other Poems (1935)
- Speaking for Scotland: Selected Poems of Hugh MacDiarmid (1946)
- Poems of the East-West Synthesis (1946)
- A Kist of Whistles (1947)
- In Memoriam James Joyce (1955)
- Three Hymns to Lenin (1957)
- The Battle Continues (1958)
- The Kind of Poetry I Want (1961)
- Collected Poems (1962)
- Poems to Paintings by William Johnstone 1933 (1963)
- A Lap of Honour (1967)
- Early Lyrics (1968)
- A Clyack-Sheaf (1969)
- More Collected Poems (1970)
- Selected Poems (1971)
- The Hugh MacDiarmid Anthology: Poems in Scots and English (1972)
- Dìreadh (1974)
- The Complete Poems of Hugh MacDiarmid Volume 1 & 2 (1978)
Verkaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1925: Sangshaw
- 1926: A Drunk Man Looks at the Thistle
- 1927: Albyn, or Scotland and the Future
- 1932: Scots Unbound
- 1936: Scottish Eccentrics
- 1942: Lucky Poet
- 1955: In Memoriam James Joyce
- 1957: Three Hymns to Lenin
- 1959: Burns Today and Tomorrow
- 1961: The Kind of Poetry I Want
- 1967: A Lap of Honour
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hugh MacDiarmid | Poetry | Scottish Poetry Library. Alirita 2015-09-28 .
- ↑ MacDiarmid, Hugh. (1970-01-01) Selected Essays of Hugh MacDiarmid (angle). University of California Press. ISBN 9780520016187.
- ↑ Writing Scotland - Hugh MacDiarmid - BBC Two. Alirita 2015-09-28 .