Hugo Boss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Boss
fashion house
publika kompanio vd
Dum 1924 - nekonata/nuntempe
Jura formo Aktiengesellschaft
Fondintoj Hugo Boss vd
Sidejo Metzingen
Lando Germanio
Dungitoj 14 685 (stato: 2018)
Agokampo designer clothing
ISIN-kodo DE000A1PHFF7
TTT Oficiala retejo
vdr

Hugo Boss AG, ofte markita simple kiel Boss, estas germana moddomo kaj marko kun ĉefsidejo en Metzingen, Baden-Württemberg, Germanio, kaj specialiĝanta pri alta modo por viroj. La firmao vendas vestaĵojn, akcesoraĵojn, piedvestojn kaj parfumoj. Hugo Boss estas unu el la grandaj germanaj vestaĵaj firmaoj, kun tutmondaj vendoj de 2.9 miliardoj da eŭroj en 2019 [1][2]. Ties akcio estas ero de la MDAX [3].

La marko estas nomita laŭ Hugo Ferdinand Boss (1885-1948) kiu estis membro de la NSDAP kaj la dezajnisto de la uniformoj de la SS [4]. Aktuale, la markoj de la moddomo estas distribuitaj en 103 landoj en la mondo kaj estas venditaj en pli ol 5,000 vendejoj [5]. La produktoj, kiujn la kompanio produktas kaj distribuas, inkluzivas: vestojn, ŝuojn, parfumojn kaj modajn akcesoraĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La moddomo estas nomita laŭ Hugo Ferdinand Boss (1885-1948) kiu fondis la firmaon en 1923 en Metzingen, Germanio, kie ĝi daŭre funkcias [6]. En 1924 li fondis fabrikon kune kun du partneroj. La firmao produktis ĉemizojn, jakojn, laborvestojn, sportajn vestaĵojn kaj pluvmantelojn. Pro la ekonomia klimato de Germanio tiutempe, Boss estis devigita en bankroton. En 1931 li atingis interkonsenton kun siaj kreditoroj kaj lasis ses kudromaŝinojn en siaj manoj por rekomenci la negoco [7].

Produktado de uniformoj por la nazioj[redakti | redakti fonton]

Anonco de 1933 reklamante la naziajn uniformojn faritajn fare de Hugo Boss
Heinrich Himmler en la SS- uniformo kiu estis produktita en la fabrikoj de Hugo Boss, dum vizito al la koncentrejo Dachau

Hugo Boss estis membro de la NSDAP ekde 1931 [8]. Inter 1932-1945, profesoro Carl Dibitsch kaj Walter Heck dezajnis la nigrajn uniformojn por la SS kaj ili estis produktitaj fare de la Hugo Boss firmao. Trudlaboristoj ankaŭ estis dungitaj en la firmao (simila al multaj firmaoj kiuj kunlaboris kun la nazia reĝimo dum la milito) [9]. Hugo Boss ankaŭ dezajnis kaj produktis la brunajn ĉemizojn por la SS, la naziaj ŝtormsoldatoj, kaj kelkaj el la SS-uniformoj. Krome, tiutempe la firmao okupiĝis pri la produktado de uniformoj por la poŝta servo kaj la polico en Germanio. En 1997, la firmao agnoskis la servojn kiujn ĝi disponigis al la nazia reĝimo kaj asertis ke ĝi estis unu el miloj da firmaoj kiuj disponigis similajn servojn dum Nazia Germanio [10].

En septembro 2011, la firmao publike pardonpetis pro uzado de punlaboro dum la nazia epoko [11].

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Boss Bottled, parfumo lanĉita en 1998

Post la milito, Hugo Ferdinand Boss estis malpermesita posedi komercon kiel rezulto de sia implikiĝo en la NSDAP. Lia bofilo Eugen Holley transprenis la proprieton kaj administradon de la firmao kaj produktis laborvestojn. En 1950, la firmao ricevis sian unuan mendon por viraj kostumoj, kaj kiel rezulto disetendiĝis al 150 dungitoj antaŭ la fino de la jaro. Ĝis 1960, la firmao produktis pretajn vestokompletojn laŭmendajn. En 1969, Eugen Holley demisiis kaj lasis la firmaon al siaj filoj, kiuj komencis evoluigi internaciajn agadojn. En 1970, la unuaj vestokompletoj estis produktitaj sub la "Boss" marko, kiam la marko iĝis registrita varmarko en 1977. En tiuj jaroj, la firmao komencis kunlabori kun motorsportoj, sponsorante la Formulo 1-ŝoforon, Niki Lauda, kaj poste la McLaren Groupn [12].

En 1984, la unua parfumo de la marko Boss estis lanĉita. Jaron poste, la firmao estis listigita sur la Frankfurta Borso.

En 1987, la firmao komencis sponsori la Davisan Pokalon en teniso. En la sama jaro, nova moda linio nomita "Boss Orange" estis lanĉita, kiu estis priskribita kiel sporta ĉiutaga vestaĵo kiu diferencas de la sofistika kaj moda vestaĵo de la "Boss Black" modlinio.

En 1989, Boss lanĉis ŝian linion de sunokulvitroj. Poste en la jaro la firmao estis akirita fare de japana grupo [13].

En 1991, la tekstila grupo Marazzoto aĉetis 77.5% de ĝiaj akcioj por 165 milionoj USD, la markoj Hugo kaj Baldessarini estis lanĉitaj en 1993. En 1995, la firmao lanĉis sian ŝuolinion.

En 1997, la tegmentofirmao de Hugo Boss, la Marazzotto Group, kunfandis kun alia tekstila grupo en Italio por krei la plej grandan tekstilan korporacion en Eŭropo [14].

En la 2000-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Vendejo HUGO BOSS

Komence de la 2000-aj jaroj, Procter & Gamble ricevis la licencon por produkti kaj surmerkatigi parfumojn sub la marko Hugo Boss [15].

En 2005, la Marazzotto-grupo turniĝis for de siaj luksmarkoj, gviditaj fare de Hugo Boss, en novan firmaon, la Valentino Fashion House. En 2007, Valentino estis vendita al la brita privata investfonduso Premira. En la sekvaj jaroj, la fonduso Permira iom post iom vendis proksimume duonon de la akcioj de la firmao ĉe konsiderinda profito [16].

Etikedoj[redakti | redakti fonton]

Hugo Boss vendejo en Brisbano, Aŭstralio

La produktoj de la firmao estas surmerkatigitaj sub tri markoj, Boss Black por formala vestaĵo, Boss Orange por pli neformalaj kaj sportaj produktoj kaj Boss Green por sportvesto. Krome, la grupo inkluzivas la filion Baldessarini por pli ekskluzivaj produktoj.

  • BOSS Nigra
  • BOSS Orange
  • BOSS Infanvestaĵo
  • HUGO
  • BOSS Hejmo
  • BOSS Green

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Umsatz der führenden deutschen Bekleidungshersteller im Jahr 2018 (germane) (2019-09-19). Alirita 2020-05-21.
  2. Hugo Boss Annual Report 2019.
  3. MDAX Stock | MDAX Companies | MDAX Value | Markets Insider (angle). Alirita 2022-11-25.
  4. Roman Köster Hugo Boss, 1924–1945. Eine Kleiderfabrik zwischen Weimarer Republik und 'Drittem Reich' (Kurzfassung), p. 2–4.
  5. Number of Hugo Boss stores worldwide 2009–2018 (angle). Alirita 2019-12-02.
  6. Landler, Mark. "A Small Town in Germany Fits Hugo Boss Nicely", April 12, 2005, paĝo C00001.
  7. Roman, Köster. (2011) Hugo Boss, 1924–1945: Die Geschichte einer Kleiderfabrik zwischen Weimarer Republik und "Drittem Reich" (in German). Germany: C.H. Beck, p. 31. ISBN 978-3406619922.
  8. Biografie Hugo Ferdinand Boss (germane). Alirita April 12, 2018.
  9. . Hugo Boss, 1924–1945. A Clothing Factory During the Weimar Republic and Third Reich. Arkivita el la originalo je November 8, 2011. Arkivigite je 2011-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Hugo Boss Acknowledges Link to Nazi Regime, The New York Times, August 15, 1997.
  11. Hugo Boss: 'regret' for Holocaust record Jennifer Lipman, September 22, 2011,
  12. HUGO BOSS AG Organisational Structure. Hugo Boss AG. Arkivita el la originalo je March 23, 2011. Alirita February 13, 2011.
  13. Chevalier, Michel. (2012) Luxury Brand Management. Singapore: John Wiley & Sons. ISBN 978-1118171769.
  14. Timeline of the Hugo Boss Prize (en-US) (2015-12-08). Alirita 2019-12-02.
  15. Chevalier, Michel. (2012) Luxury Brand Management. Singapore: John Wiley & Sons. ISBN 978-1118171769.
  16. "The Boss Is Back", Bloomberg.com, 2018-01-16. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]