Hugo Jokl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Jokl
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1891 (1891-04-24)
en Pacov
Morto 20-an de januaro 1960 (1960-01-20) (68-jaraĝa)
en Tábor
Lingvoj Esperantoĉeĥagermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hugo JOKL (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1891 en Pacov, Ĉeĥio; mortinta la 20-an de januaro 1960 en Tábor, Ĉeĥio)[1] estis ĉeĥa-aŭstra esperantisto kaj instruisto pri historio, geografio kaj la ĉeĥa lingvo. Li instruis Esperanton en ĉeĥa gimnazio en Vieno de 1920 ĝis 1938.[2] Krome li estris Boheman Klubon Esperantistan en Vieno kaj raportis en Vienaj ĉeĥaj gazetoj pri Esperanto. Kun Emil Pfeffer li verkis ĉeĥan lernolibron de Esperanto. Dum la milito la estis arestita en nazia koncentrejo, poste li transloĝiĝis al Tábor.[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.medy.cz/Brno-Esperanto/Strategio/S-datoj.htm[rompita ligilo]
  2. Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Prago 1983, ĉapitro 5.10.
  3. Kie estas kiu? En: Esperanto majo-junio 1946, paĝo 4.