Hugo Boy Monachus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hugo Monachus Boy)
Saltu al: navigado, serĉo

Hugo Boy Monachus (verŝajne devena de Dordrecht, aktiva ĉ. 1400) estis komponisto el la mezepoko.

La unua muzikaĵo konservita de li, skribita en la baladostilo de la fina 14-a jarcento, estas la nederlandlingva trivoĉa kanto Genade Venus, vrouwe tzart (Graca Venuso, delikata ino)

Ĝi estas konservata en unu el la t.n. Hollandse Hof-fragmenten [Nederlandaj kortegaj fragmentoj] (el kiu ankaŭ estas konata la verkaro de Martinus Fabri), precipe en la manskribaĵo MS membr. 2720 de la universitata biblioteko de Leiden. De ĉi tiu kanto konserviĝis nur la melodio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]