Hugo Schuchardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hugo Schuchardt
Hugo Ernst Mario Schuchardt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1842 (1842-02-04)
en Gotha
Morto 21-an de aprilo 1927 (1927-04-21) (85-jara)
en Graz
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio lingvisto • universitata profesoro
v  d  r
Information icon.svg

Hugo Schuchardt, naskiĝis la 4-an de februaro 1842 en Gotha en la dukejo de 'Saksen-Coburg & Gotha' kaj mortis la 21-an de aprilo 1927 en GrazAŭstrio. Li estis interlingvisto, filologo kaj specialisto pri latinidaj lingvoj, la eŭska lingvo kaj en la dialektoj, ĉefe piĝinoj, kreolaj kaj la Mediteranea lingvafrankao.  

Pri internaciaj planlingvoj: Volapük, Esperanto k. a.[redakti | redakti fonton]

Kun la eldono en 1888 de sia verko titolita "Auf Anlass des Volapüks" (Okaze de Volapuko), li promociis la kreon de nova internacia helplingvo por ĉiuj nacioj.

En 1901, li partoprenis en la komitato por krei Delegacion por alpreno de la lingvo internacia.

Signifoŝanĝo en vortoj, lingvo-geografio[redakti | redakti fonton]

Li esploris pri la signifoŝanĝoj en individuaj vortoj kaj montris la gravecon studi tiucele la geografian distribuadon de vortoj. Tio poste kontribuis al la studado de lingvogeografio[1].

Stratoj[redakti | redakti fonton]

En Vieno estas strato kiu portas lian nomon ("Schuchardtstraße"), dum ankaŭ en Graz estas "Hugo-Schuchardt-Straße".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Der Vokalismus de la Vulgärlateins (3 volumoj) (1866-1868)
  • La "Cantes Flamencos" (1881)
  • Kreolische Studien (9 volumoj) (1882-1891)
  • Über die Lautgesetze. Gegen die Junggrammatiker (1885)
  • Auf Anlass des Volapüks (1888)
  • Romanische Etymologien (2 volumoj) (1898-1899)
  • Bericht über die auf Schaffung einer künstlichen internationalen Hilfssprache gerichtete Bewegung. Hof- und Staatsdruckerei. 1904. 18 p.
  • La sama en la franca kiel: Rapport sur le mouvement tendant a la création d'une langue auxiliaire internationale artificielle. A. Chevalier-Marescq & Cie. 1904. 7 p.
  • Die iberische Deklination (1907)
  • Sprachursprung (3 volumoj) (1919-1920)
  • Primitiae Lingvae Vasconum (1923)
  • Hugo Schuchardt-Brevier : Vademecum der allgemeinen Sprachwissenschaft (1928) (eldonejo Leo Spitzer)
  • Piĝino and Creole Languages: Selected Essays (antologia reeldono de 1980), Kembriĝo. (ISBN 0521227895).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Sommerfelt, Als, “Hugo Schuchardt”. In Sebeok, Thomas A. Portraits of Linguists: A Biographical Source Book for the History of Western Linguistics, 1746-1963. 1. Indiana University Press. (1967), paĝoj 507-508