Huimanguillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Huimanguillo (komunumo))
Huimanguillo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo kaj urbo
Lando Meksiko
Ŝtato Tabasco
Poŝtkodo 86400–86456
Kodo laŭ INEGI 27008
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163 462
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 50′ N, 93° 23′ U (mapo)17.833333333333-93.383333333333Koordinatoj: 17° 50′ N, 93° 23′ U (mapo)
Alto 20 m
Areo 3588 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Huimanguillo (Meksiko)
Huimanguillo (Meksiko)
DEC
Huimanguillo
Huimanguillo
Situo de Huimanguillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huimanguillo Municipality [+]
vdr

Huimanguillo estas unu el la 17 komunumoj de la meksika subŝtato Tabasco, kiu situas en sudorienta parto de Meksiko (survoje al la duoninsulo Jukatano, ĉe la meksika golfo. La ĉefurbo de la komunumo ankaŭ nomiĝas Huimanguillo. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 27008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 163462 loĝantojn. El tiuj estis 80371 viroj kaj 83091 virinoj. La komunumo havas surfacon de 3588 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 20 metroj super la marnivelo.

En la komunumo ekzistas 330 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj).

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 2290,3 mm/m² de precipitaĵo. Kiel en la tuta substato en la komunumo relative ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26,2 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 132580 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 513 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,39 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]