Huizong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La imperiestro Huizong laŭ siatempa pentraĵo

Huizong (ĉine徽宗, pinjine Huīzōng, w Hui-tsung; n. la 2-an de novembro 1082 – m. la 4-an de junio 1135) estis la 8-a imperiestro de la dinastio Song de Ĉinujo.

Naskiĝinta kiel Ĵao Hi, li estis la dekunua el la filoj de la imperiestro Ŝenzong. La morto de sia duonfrato Ĵezong kiu ne lasis filojn en februaro 1100 surtronigis lin, kaj en Ĉinujo li regis dum 26 jaroj. Erudiculo, kaligrafisto, pentristo, muzikisto kaj poeto, lia kortego iĝis kultura centro kaj grava ĉefurbo, kaj ĝi kunigis amplksan artkolekton, el kiuj estas konataj ĉirkaŭ ses mil pentraĵoj. Lia luksa, arta kaj pompa vivo finiĝis tragedie pro la invado de la nomadaj ĥurĉenoj el Manĉurio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]