Hujoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hujoj
etno
hanoj
Suma populacio
10586087
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ĉina lingvo
Religio
islamo
vdr

La hujoj (ĉine 回族, pinjine: Huízú) estas etna grupo, unu el la 56 etnoj rekonitaj oficiale de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko. La plimulto de la hujoj estas tre similaj, kulture kaj fizike, al la hanoj, la ĉefa etno de Ĉinio, kun la escepto ke la hujoj estas praktikantoj de islamo, kio siavice donas al ili iujn kulturajn apartaĵojn.

Huja viro proksime al korto de Da Qingzhensi

La hujoj vivas ĉefe en nordokcidenta Ĉinio, en Aŭtonoma Respubliko Huja de Ningŝjao, Ŝinĝango kaj la provincoj Gansuo kaj Ĉinghajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historia vidpunkto, huja etno formiĝis en la 14-a jc., tamen la prapatroj de hujoj venis en Ĉinion en la 8-a jc. Tiam ili aktivadis ĉefe en la sudorienta marbordo de Ĉinio. Kantono, la fina urbo de la mara Silka Vojo, estis mondfama komerca haveno. Tie kolektiĝis komercaj ŝipoj el Arabio, Persio kaj aliaj landoj. Multaj alilandaj komercistoj fiksloĝiĝis en Ĉinio por negoco. Ili havis siajn proprajn loĝkvartalojn, kie ili praktikis sian socian sistemon kombinantan politikon kun religioj laŭ la islama doktrino kaj observis la religiajn morojn de islamismo. Poste ankaŭ en Quanzhou (Cjŭangoŭ) kaj Yangzhou aperis la similaj loĝkvartaloj.

Preskaŭ en la sama tempo islamanoj de la okcidentaj landoj transloĝiĝis orienten en Ĉinion laŭ la Silka Vojo kaj ĉe la vojo irita de ili aperis islamaj kvartaloj, inkluzive de Lanzhou. Tiuj islamanoj alvenintaj laŭ la Silka Vojo estis prapatroj de hujoj en la nuna Ĉinio. Poste ili, multe influite de la ĉina kulturo, tamen konservis siajn proprajn naciajn morojn kaj religiajn kutimojn.

Nacia Religio[redakti | redakti fonton]

La hujoj kredas je islamo. Fakte, tio ĉi estas la ĉefa trajto, kiu permesas klasi ilin aparte laŭ la ĉina sistemo de malplimultoj.

La Islamo kondiĉigas kelkajn kulturajn apartaĵojn. Ekzemple, inter hujoj estas malpermesite manĝi porkon, unu el la ĉefaj nutraĵoj en la ĉina nutrado. Lia formo sin vesti nur diferencas de tiu de la hanoj en tio ke la viroj vestas malgrandan blankan ĉapon kaj la virinoj kovras sian hararon kun tuketoj kaj, de tempo al tempo, ili uzas vualojn.

Du hujoj, vendistoj de libroj en la merkato de Linxia.

Moskeo en Linxia[redakti | redakti fonton]

En Linxia (Linŝja-a) Huj-nacia Aŭtonoma Subprovinco, je 100 km for de Lanzhou, staras granda moskeo, kiu elspiras ĉinan klasikan arkitekturon. Antaŭ la halo staras 3 arabismaj turoj kun verdaj kupoloj el armita betono, la meza estas 30 m alta kun botelforma ornamo kaj novluno ĉe la supro. En la moskeo estas kvadrata korto, ĉe kies okcidenta parto staras preĝejo. Ĉar dum la preĝado oni devas teni la okulojn al Kaabo de Mekko, en la okcidenta parto de la muro ne troviĝas ajna konstruajo. En la suda parto de la korto estas tenejo kaj necesejo kaj la nordaj ĉambroj servas kiel logejo kaj gastoĉambro de la imamoj.

Laŭ la religia regulo estas malpermesate al virinoj eniri en la moskeon, tial en la moskeo ĉiuj en- kaj elirantoj estas viroj, inkluzive de 80-jaraj barbuloj kaj ankaŭ knabetoj. Antaŭ preĝado ĉiuj devas lavi siajn manojn, vizaĝon kaj piedojn ĉe la proksima baseno per akvo verŝita el la speciala botelo. Iuj banas sin en banejo. Oni ne devas eniri la preĝejon kun ŝuoj, tial sur la koridoro vidiĝas multaj ŝuoj. La halo estas dekoraciita modeste, ĉar islamismo malaprobas adori idolon, tial en la halo vidiĝas nur korano kaj geometriai figuroj blankaj kaj verdaj sur muroj. La ligna mansardo kaj bastono starantaj en la nordokcidento de la halo estas podio kaj talismano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]