Hula Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hula Valo
Regiono
Hulvalaj kultivkampoj
Hulvalaj kultivkampoj
Hulvalaj kultivkampoj
valo [+]

LandoIsraelo
- koordinatoj33° 6′ 12″ N, 35° 36′ 33″ O (mapo)33.10333333333335.609166666667Koordinatoj: 33° 6′ 12″ N, 35° 36′ 33″ O (mapo)


Hula Valo (Israelo)
Hula Valo (Israelo)
DEC
Hula Valo
Hula Valo

Map
Hula Valo
Vikimedia Komunejo:  Hula Valley [+]
vdr
Tritikkampo en la Hula Valo, antaŭ la fono de la Monto Hermono, Marto 2007.

La Hula Valo, aŭ Hulaha Valo, (hebree עמק החולה‎, Ha-Ḥula; ankaŭ transliterumita al Huleh Valo, arabe سهل الحولة‎) estas agrikultura regiono de norda Israelo kun abunda nesalakvo, kiu estis la Lago Hula, antaŭ ties drenado. Ĝi estas grava haltejo por migrobirdoj kiuj veturas laŭlonge de la Siri-Afrika Rifta Valo inter Afriko, Eŭropo kaj Azio.

La lago Hula kaj la ĉirkaŭa marĉo estis areo de abundaj kuloj kiuj disvastigis malarion, kaj tial ĝi estis drenita en la 1950-aj jaroj.[1] Malgranda parto de la valo estis poste re-inundita kiel klopodo revivigi preskaŭ formortintan ekosistemon. Ĉirkaŭkalkulitaj 500 milionoj da migrobirdoj nuntempe trapasas la Hulan Valon ĉiujare.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Drainage of the Hula Swamps, Yehuda Karmon Alirita la 12an de novembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

33° 6′ 12″ N 35° 36′ 33″ O / 33.10333 °N, 35.60917 °O / 33.10333; 35.60917 (mapo)