Huludao
| Huludao | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 125000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 2 623 541 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 252 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 40° 43′ N, 120° 50′ O (mapo)40.709444444444120.83777777778Koordinatoj: 40° 43′ N, 120° 50′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 10408,68 km² (1 040 868 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Huludao, eble Hulutao, per simpligita ĉina skribo 葫芦岛, per pinjino Húludǎo estas marborda prefektura (triaranga) milionurbo en provinco Ljaŭningo en Ĉinio. La loknomo signifas: "Kukurba Insulo" rilatante al la violonforma konturo de la duoninsulo.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektura loĝantaro estis 2 434 194 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La milionurbo kuŝas sur areo 10 582 km² laŭ golfo 237 km longa en Bohaj-maro. Ĝi estas la enirejo de nordorienta Ĉinio. Ĉinhŭangdaŭo troviĝas 140, Dalian 215, ĉefurbo Pekino 389, Ŝanhajo 1059 km laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo estis ofta loko de bataloj tra la historio. Ĝi estis loĝata de la ĉinoj ekde la bronzepoko. Dum la Dinastio Ming okazis konstruado de sekcio de la Granda Muro tra Huludao. En 1906 distrikto estis establita en la areo. Ĝi fariĝis grava centro por rezisto dum la japana invado. Dum 1945–1948, ĝi estis batalkampo inter la Kuomintango kaj la ĉinaj komunistaj fortoj, kaj pli ol unu miliono da japanaj militkaptitoj estis repatriitaj el ĝia haveno. La distrikto ricevis urban statuson en 1982. La urbo estis renomita Huludao en 1994.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pli ol 40 mineralaj rimedoj estis malkovritaj en la regiono Huludao, inkluzive de oro, zinko, molibdeno, nafto, tergaso, kalko kaj mangano. Signifas la fiŝkaptado, la agrikulturo produktas fruktojn (pomoj, piroj, nektarinoj kaj jujuboj). La industria agado konsistas precipe el fandejo pri zinkoj, naftorafinejo, ŝipkonstruejo (kie oni produktas nukleajn submarŝipojn). Pro la submarŝipoj Huludao estis fermita al fremduloj ĝis 1996.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En universitato kaj altlernejoj okazas la plej altnivela eduko en Huludao.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]La prefekturbo akceptas fervojajn kaj ĉefvojajn lineojn precipe laŭ la marbordo. Enurbe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La prefektejo situas en norda moderklimata zono kun kontinenta musona klimato, kiu alportas malvarmajn, sekajn vintrojn kaj varmajn, humidajn somerojn. La jara averaĝa temperaturo estas 10 °C kaj varias inter 5-16 °C. Jare averaĝe pluvas 558 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- sablaj strandoj
- preĝejoj
- varmaj fontoj
- sekcio de Granda Muro, kie la muro transiras la riveron per naŭ pordegoj
- palaco konstruita pli ol du mil jaroj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










