Human Rights Watch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
logoo de HRW

Human Rights Watchobservado de homaj rajtoj estas internacia ne-registara organizaĵo kiu disvolvas esplorojn kaj aktivadojn rilate al homaj rajtoj en la internacia juro de homaj rajtoj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Novjorko (Usono) kaj havas oficejojn en Berlino, Bruselo, Ĉikago, Ĝenevo, Johanesburgo, Londono, Losanĝeleso, Moskvo, Parizo, Sanfrancisko, Tokio, Toronto, kaj Vaŝintono.

La organizaĵo havas tutmonde 275 kunlaborantoj kaj havis en 2006 jaran budĝeton de 29,8 milionoj da usonaj dolaroj. Human Rights Watch financiĝas nur per donacoj de privatuloj kaj fondaĵoj. Financa subteno de naciaj registaroj estas sistema rifuzata.[1]

Historio

Human Rights Watch estis fondita en 1978 sub la nomo Helsinki Watch (observado de Helsinko) por atenti pri la plenumo de la Helsinka Interkonsento fare de Sovetunio kaj por subteni sovetiajn asociojn por homaj rajtoj. En 1988 unuiĝis Helsinki Watch kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kiuj sekvis similajn celojn, al Human Rights Watch.

Human Rights Watch koncentriĝas ĉefe al serĉado kaj publikefika raportado de agadoj kontraŭ homaj rajtoj. La organizaĵo okupiĝas ĉefe pri diskriminado pro socia stato aŭ pro sekso, korupto de registaroj kaj misuzo de ŝtata forto (ekzemple torturo). Suborganizaĵo okupiĝas nur pri homaj rajtoj de virinoj.

Human Rights Watch estis unu el la ses ne-registaraj organizaĵoj, kiuj fondis en 1998 la koalicion kontraŭ uzo de infansoldatoj (Coalition to Stop the Use of Child Soldiers).

Eksteraj ligiloj

Referencoj