Humanes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Humanes (Guadalajara))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Humanes (stacidomo).
Humanes
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19220
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro María Isabel Serrano Calleja (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 724  (2023) [+]
Loĝdenso 30,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 3° 9′ U (mapo)40.827222222222-3.1552777777778Koordinatoj: 40° 50′ N, 3° 9′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 48,02 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Humanes (Provinco Gvadalaĥaro)
Humanes (Provinco Gvadalaĥaro)
DEC
Humanes
Humanes
Situo de Humanes
Humanes (Hispanio)
Humanes (Hispanio)
DEC
Humanes
Humanes
Situo de Humanes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Humanes [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Humanes estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi iam nomiĝis Humanes de Mohernando pro sia antikva aparteno al la teritorio Encomienda de Mohernando.

Ĝi kuŝas sur la ebenaĵo de la valo de la rivero Henares, je 23 km el Gvadalaĥaro, kaj estas en la aktualo unu de la ĉefurboj de la komarko pro sia granda produktado de cerealo. La rivero Henares pasas je ĉirkaŭ 2 km oriente de la municipo, kaj la rivero Sorbe, barita de akvobaraĵo "El Colchón", fluas je simila distanco norde. En ĝia municipa teritorio troviĝas ankaŭ la submunicipoj Cerezo de Mohernando kaj Razbona.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas humanense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 466 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,53 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Humanes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 746 m super marnivelo; je 23 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 48,02 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′38″N 3°09′19″Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la pasinto ĝi apartenis al la Ordeno de Santiago, ene de la teritorio Encomienda de Mohernando, ĝis en la 16-a jarcento Francisco de Eraso, reĝa sekretario, aĉetis al la reĝo Filipo la 2-a ĉiujn terojn de la antikva Encomienda kaj li iĝis unua senjoro de Humanes. Poste Filipo la 4-a donis al la sukcedantoj de la familio Eraso la titolon de Grafo de Humanes.

La domaro iĝis villa en la 19-a jarcento, kaj tiam oni konstruis la aktualan urbodomon, kaj la urbeto pligrandiĝis tiam pere de kelkaj gravaj industrioj, kaj ĉefe ĝi profitis el la trapaso de la fervojo. De tiu epoko datas la antikva tombejo, nune ruinigita, situa ne malproksime de la nuna.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro de la ruraj areoj de Kastilio kaj de la Provinco Gvadalaĥaro partikulare ege malpliiĝis pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Tamen ĉe Humanes la proksimeco al la provinca ĉefurbo, al la komunikvojo Madrido-Barcelono kaj al la industria akso Koridoro de Henares bremsis la senloĝigadon, kio ebligis la nunajn 1 466 loĝantojn, dum en similaj vilaĝoj de aliaj areoj oni malpliiĝis el 100.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, iom da industrio. Elstaras en la municipo industrioj de konstrumaterialoj, moderna somera kolonio ĉe la bordo de la rivero Sorbe, kaj kultivejoj (irigacio) ĉirkaŭ la domaron, ĉefe en la valo de la rivero Henares.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Preĝejo de Sankta Stefano. Ĝi havas du navojn, planon de latina kurco kaj ŝtona turo (1508). La antaŭaltaro kaj la kruvolbejo estas verko de la ĉizistaj majstroj Juan de Ballesteros kaj Juanes de Iriarte (1570-1604), de granda belo arkitektura, kun portikaro orientita sude. Tiu portikaro estas formita de kolonoj alkariaj similaj al tiuj de la portikaro de la Katedralo de Sankta Maria en Gvadalaĥaro.
  • La Ermitejo de la Virgulino de Peñahora, patronino de Humanes, ĉe la rivero Sorbe.
  • Domegoj.
  • Kastelo de Peñahora, en la samnoma senhomejo.
  • La Ermitejo de la Virgulino de la Soleco ekster la domaro, en direkto al Mohernando, en kies interno estas skulptaĵo de kuŝanta Kristo.
  • La trajnstacio de Humanes de Mohernando, deklarita de turisma intereso ĉar datas ĝia strukturo de la 19-a jarcento.
  • Trans la rivero Henares estas la Muela, en la municipo de Alarilla, kie oni praktikas aerosportojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MARCHAMALO SÁNCHEZ, Antonio kaj MARCHAMALO MAÍN, Miguel. "La Encomienda de Mohernando y el Condado de Humanes". Guadalajara, 1986. "ISBN 84-505-5493-4"
  • MARCHAMALO SÁNCHEZ, Antonio kaj MARCHAMALO MAÍN, Miguel. "La Orden de Santiago en la provincia de Guadalajara". Guadalajara, 2007. "ISBN 84-96885-00-4"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]